Preĝejo Sankta Familio (Terézváros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa kirko Sankta Familio
Fasado de paroĥa kirko Sankta Familio en Terézváros
Fasado de paroĥa kirko Sankta Familio en Terézváros
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Terézváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Budapeŝto-Esztergom
Dato de konsekro 1931
Statuso paroĥo ekde 1933
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gáspár Fábián
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 1930–1931
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La kirko Sankta Familio estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Terézváros.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi preĝejo estis konstruita en la fruaj 1930-aj jaroj. En 1942 la orgeno ekfunkciis. En 1945 bombo trafis la konstruaĵon, preskaŭ ĉio detruiĝis. En la jaroj 1947 kaj 1948 oni rekonstruis la kirkon, sed la ĉefaltaro plene pretiĝis en 1955. Zoltán Kodály financis la ĉefaltaran rekonstruon, li regule vizitis tiu ĉi kirkon. En 1961 en la sanktejo oni pentris malfreskon pri la Sankta Familio rifuĝinta al Egipto. En 1973 la sanktejo estis kovrita per ruĝa marmoro. En 1996 en la kelo kaj korto kolumbario ekfunkciis, oni donis la enspezojn por plena renoviĝo de la kirko, kiu okazis en 2000. 2 pli novaj malfreskoj estis pentritaj en 2003. En la sekva jaro oni faris fenestrajn (vitrajn) pentraĵojn pri Stefano la 1-a (Hungario), Gizela de Bavario, Emeriko de Hungario. En 2006 la orgeno renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas laŭ la trotuaro inter aliaj domoj. La fasado komenciĝas el 2 flankaj, vastaj turoj, tamen ili ne estas pli altaj, ol la navo. Malantaŭ la turoj komenciĝas la navo. Tie estas vestiblo, pli supre estas ŝtona skulptaĵo. Supro de la navo finiĝas en triangulo, sur la pinto estas kruco.

Kermesoj okazas en la sekva dimanĉo post Kristnasko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.