Saltu al enhavo

Preĝejo Sankta Jozefo (Egyek)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Jozefo
Paroĥa preĝejo Sankta Jozefo en Egyek
Paroĥa preĝejo Sankta Jozefo en Egyek
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Egyek
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Hajdú-Bihar
diocezo DebrecenNyíregyháza
dekanujo Polgár
paroĥo loke
Dato de konsekro 1818
Konsekrinto István Fischer
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko, iomete klasikismo
Konstruado 18141818
Specifo
Alto 33 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 4069 Egyek, Fő tér
vdr

La preĝejo Sankta Jozefo estas sakrala historia monumento en grandvilaĝo Egyek (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ eklezia fonto el 1332-37 estis menciita kirko dediĉita al Sankta Stefano la 1-a (Hungario). En la 16-a jarcento la kalvinanoj uzis ĝin, sed en 1768 jam ĝi estis katolika kirko kaj la paroĥo estis refondita. Samtempe ligna turo konstruiĝis antaŭ la kirkon. Intertempe la preĝejo kadukiĝis, tial ĝi estis malkonstruita kaj nova didomo konstruiĝis inter 1814-1818. Ĝi estis konsekrita fare de István Fischer. Dum la 2-a mondmilito la turo bruldetruiĝis, ventego kaŭzis damaĝojn en 1970, sed poste ambaŭfoje ĝi estis renovigita. Aliaj renovigaj laboroj okazis en 1976. La orgeno estis kreita en 1971.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en parko ĉe ĉefplaco, antaŭe krucifikso el 1806, statuo pri Johano Nepomuka kaj monumento pri la 1-a mondmilito videblas. La fasado estas simetria, la kvarangula pordo situas meze malsupre. Pli supre granda fenestro, la plej supre la turo altiĝas, kiu havas horloĝon kaj 3 sonorilojn. La fasado havas ankaŭ du niĉojn ene kun statuoj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo. La navo finiĝas en duonronda absido, sed maldekstre malgranda sakristio aliĝas al ĝi. Interne la ĉambro por komunaj celoj estas pligrandigebla per malfermita muro.

Interne la ĉefaltara bildo prezentas la Sanktan Familion fare de Mihály Kovács (pentristo) en 1863. Menciindas reliefo pri Emeriko de Hungario kaj la 4 murpentraĵoj fare de László Benke en 1950, renovigita en 1992.

Kermeso okazas en la unua dimanĉo de majo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sakristio
Ĉefaltaro