Preĝejo Sankta Maŭrico (Csesztreg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo de
Sankta Maŭrico
Preĝejo de Sankta Maŭrico en Csesztreg
Preĝejo de Sankta Maŭrico en Csesztreg
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csesztreg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Szombathely
dekanujo Lenti
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Sankta Maŭrico estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Csesztreg.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kirko estis konstruita en la 13-a jarcento, la unua mencio okazis en 1323. En la 15-a jarcento ĝi estis trakonstruita laŭ gotiko. Inter 1550 kaj 1655 la protestantoj uzis la preĝejon, poste la katolikoj reakiris kaj renovigis ĝin. En 1803 plena baroka renoviĝo okazis, tiam oni pentris la freskojn. La orgeno ekfunkciis en 1904. En 1904 kaj 1993 oni restaŭris la freskojn. En 1975 ekstere la kirko renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola ĉe rando de la vilaĝo, apude kruco (1867) kaj mondmilita memorejo (1922) troviĝas. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. Malsupre meze de la turo la enirejo funkcias. La absido estas oklatera. Sakristio aliĝas al la sanktejo. Interne la altara bildo estis farita en 1897, apude estas statuoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario).

Kermeso okazas en la 22-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.