Preĝejo Sankta Mikaelo (Tar)
Preĝejo Sankta Mikaelo | ||
---|---|---|
Aerfoto pri preĝejo Sankta Mikaelo en Tar
| ||
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Tar | |
Geografia situo | 47° 56′ 49″ N, 19° 44′ 46″ O (mapo)47.946927719.7462231Koordinatoj: 47° 56′ 49″ N, 19° 44′ 46″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Nógrád | |
diocezo | Vác | |
dekanujo | Pásztó | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en Tar (vilaĝo) sur monteto ĉe rando de vilaĝo proksime al la tombejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua romanika kirko (la nuna sanktejo) konstruiĝis jam antaŭ ol 1300. La paroĥo mem estis menciita en 1335. En la 14-a jarcento kaj inter 1412-1448 ĝi estis pligrandigita kaj trakonstruita. Tiutempe konstruiĝis la defenda muro. Dum dominado de turkoj la konstruaĵo ruiniĝis. En la 17-a jarcento okazis parte renovigo, poste en 1776 oni plene trakonstruis la preĝejon, ekzemple tiam oni konstruis la turon kaj la galerion. En 1804 nova sakristio konstruiĝis. La orgeno ekfunkciis en 1867. En 1978 arkeologia esplorado, poste renovigo okazis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en mezo de defenda muro. La fasado komenciĝas per vestiblo, poste sekvas la turo, kiu situas en mezo de la fasado. La sakristio situas en la orienta, la turo en la okcidenta flankoj. Inter ili troviĝas la brikoforma navo. La preĝejo havas 2 enirejojn: ĉe la piedo de la turo kaj ĉe la suda flanko. La sakristio situas en la norda flanko. Interne la arkeologoj trovis mezepokajn freskojn. La predikejo estis farita en la 18-a jarcento, la mebloj post jarcento. la ĉefa altaro estis farita en 1936, ties bildo prezentanta Sanktan Mikaelon pentriĝis en 1942.
Kermeso okazas en la 29-an de septembro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]-
Aerfoto pri la preĝejo
-
Sakristio
-
Gotika fenestro
-
Aerfoto pri la preĝejo
-
Aerfoto pri la preĝejo
-
La proksima iama nobeldomo, sed ankaŭ la preĝejturo estas videbla