Preĝejo Sankta Nikolao (Csepreg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Nikolao
Preĝejo de Sankta Nikolao en Csepreg
Preĝejo de Sankta Nikolao en Csepreg
paroĥopreĝejokristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csepreg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Arkitektura priskribo
Konstruado 1391
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Nikolao estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Csepreg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origina preĝejo estis gotika. La surskribo sur la ĉefenirejo montras la konstrujaron (1391). El tiu erao restis la ĉefpordo kaj la turo 42 metrojn alta, 6.5 metrojn larĝa. Sube la muro larĝas 1.8 m. Dokumento unuafoje mencias la preĝejon en 1433. En 1592 jam horloĝo montris la tempon sur la turo. Proksimume en 1700 la preĝejo ricevis barokan aspekton, same la interna parto. La lastfoje renovigo okazis en 1939.

Tie preĝadis ekzemple Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio), János Hunyadi kaj Francisko Nádasdy (politikisto).

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en malgranda parko. La turo altiĝas super la meza enirejo. La skulptaĵoj estis faritaj en la 18-a jarcento pri Sankta Antonio, Sankta Katerino, Sankta Paŭlo, Sankta Francisko kaj Johano Nepomuko. La nova ĉefaltaro estas videbla proksimume de 1780 kaj prezentas legendon pri Sankta Mikaelo.

Kermeso okazas en la 6-an de decembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.