Preĝejo Sankta Nikolao (Szigetszentmiklós)
Paroĥa preĝejo Sankta Nikolao | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Nikolao en Szigetszentmiklós
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szigetszentmiklós |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Pest |
diocezo | Székesfehérvár |
dekanujo | Csepel |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 2007 |
Konsekrinto | Antal Spányi |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Imre Trummer |
Konstruado | 2001–2007 |
Specifo | |
Enhaveco | 498 sidlokoj, 500 starlokoj |
Alto | 44 m (turoj) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Szigetszentmiklós, Szent Erzsébet tér |
La preĝejo Sankta Nikolao estas sakrala konstruaĵo en urbo Szigetszentmiklós (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri katolika, supozeble romanika Sankta Nikolao kirko okazis jam en 1264 (nomdonanto de la loknomo estis mem la patrono). En la 15-a jarcento ĝi estis pligrandigita. La loĝantoj konvertiĝis al la kalvinismo en mezo de la 16-a jarcento. Post 3 jarcentoj jam ankaŭ katolikoj vivis en la tiama vilaĝo. Ili konstruis sonorilostablon en 1927, preĝejon Koro de Jesuo inter 1936-1942. La paroĥo estis refondita en 1946. Nova kirko estis konstruita inter 2001-2007, sed en 2003 jam estis preta la subpreĝejo kun kapelo. La sakristio kaj komuna ĉambro estis plene preta en 2008, ambaŭ turoj en 2013. Pli frue la sonoriloj estis en provizora sonorilostablo apude.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kirko situas sola laŭ placo en korto, sed la ŝtupoj kurantaj al la enirejo rekte najbaras al la trotuaro. La fasado estas simetria, meze la tre larĝa enirejo videblas, ĉe la anguloj po unu kvadrataj turoj altiĝas. La turpintoj estas piramidaj. La ĉefnavo havas krucnavon. La bildo de la ĉefaltaro prezentas la patronon.
Kermeso okazas en la 6-an de decembro.