Preĝejo Sankta Spirito (Paks)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Spirito
Preĝejo de Sankta Spirito en Paks
Preĝejo de Sankta Spirito en Paks
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Paks
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
Dato de konsekro 1990
Arkitektura priskribo
Konstruado 1988–1990
Specifo
Konstrumaterialo ligno
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Spirito estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Paks.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unika, moderna preĝejo konstruiĝis ĝuste dum fino de la socialismo kun financaj apogoj de diversaj enlandaj kaj eksterlandaj societoj. La preĝejo konstruiĝis per ligno, tial ĝi estas unika en epoko de betono. Por la kupoloj la lignoj venis el Mecsek, por la turoj el Sopron.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo kvazaŭ montras la homon. La navo montras neniun geometrian formon. La svelta turo troviĝas super la enirejo kaj super la navo disbranĉiĝas je 3 turetoj. Sur la pintoj estas simboloj de 3 religioj, sed la plej alta tureto portas la krucon. Interne la lignaj traboj prezentas la ripojn, kies centro (en la imagita loko de la koro) situas la blanka altaro. Ekstere ĉe la enirejo 2 anĝeloj (lignaj modernaj skulptaĵoj) troviĝas.

Kermeso okazas en la dimanĉo de Pentekosto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.