Preĝejo Sankta Triunuo (Gräfenhain)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La preĝejo vintre.

La preĝejo Sankta Triunuo (germane: Dreifaltigkeitskirche) estas belega protestantisma preĝejo en la vilaĝocentro de Gräfenhain, Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La inter 1727-48 laŭ planoj de la gotaa supera landĉefarkitekto Johann Erhard Straßburger konstruita preĝejo estas ekzemple elstara de baroka arto en malurba protestanta regiono.

Ekde la restaŭro de la orgeno de inter 1993-96 kaj danke al la agadoj de la amikara Thielemann-societo la preĝejo estas internacie konata intertempe. Jam inter 1986-91 oni estis restaŭrina la internon kaj denove surtaglumigis la belecon de tiu ĉi edifigejo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La interno altvalora faritis de la gotaa kortega orgenfabrikanto Johann Christoph Thielemann, de la gotaa skulptisto Graff (1731- figuraj ornamaĵoj de la orgena fasado), de la gotaa kortega pentristo Georg Conrad Dörffling (1744 - ambonaltaro kaj orgena fasado) kaj de la schwarzburg-a kortega pentristo Gottfried Wunderlich (1745 - plafono). Lia duka moŝto mem partoprenis la meton de la fundamenta ŝtono kaj stampigis monerojn specialajn por la festotagoj.

Post konstrulaboro daŭrinta ĉ. 18 monatojn la preĝejo konsekritis en la ĉeesto de la duko Frederiko la 2-a (Saksio-Gotao-Altenburg) en la 4-a de junio 1728. Frederiko la 2-a, nepo de duko Ernesto la Pia, konsideris tiun ĉi preĝejkonstruon post la Tridekjara milito grava paŝosigno por ŝtata rekonstruo.

Orgeno fama[redakti | redakti fonton]

La Thielemann-orgeno nombriĝas hodiaŭ inter la plej gravaj kaj belsonaj orgenoj el la tempo de Johann Sebastian Bach en Turingio. Samtempe ĝi estas unu el la malmultaj originalaj instrumentoj el la Thielemann-ateliero. La belega fasado orgena montras en la mezo kvazaŭ kiel koronilon du blazontabulojn kun la duka-saksia blazono kaj el la stuka foliaro farita litero F. Ĝi mallongigu la nomon de duko Frederiko, preĝejkonstrukomisiinto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]