Preĝejo Sankta Triunuo (Kács)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Kács
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo en Kács
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kács
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Harsány
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 15 m (turo)
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Triunuo estas katolika monumento historia, ankaŭ pilgrimloko en vilaĝo Kács (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine katolika tombeja kirko estis konstruita en la 12-a jarcento. Laŭ eklezis dokumento en 1335 la patrono estis Sankta Nikolao. Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis, sed poste rehomiĝis. Dum disvastiĝo de la reformacio la loĝantoj restis katolikoj sed sen paroĥo. En 1724 la konstruaĵo plene barokiĝis kaj en 1882 la turo alkonstruiĝis. La paroĥa rango estis redonita en 1946.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sur monteto. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre oni konstruis ŝtuparejon al la korusejo (galerio). En la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La navo finiĝas en duonronda absido. Ĉe la navofino etaĝa alo aliĝas, la teretaĝo estas sakristio, la etaĝo estas moŝta kapelo. Interne la impona baroka ĉefaltaro estis farita en la 18-a jarcento.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo fraŭlino vidis 3 ŝafojn sur tilio. Tio estis prezento de Sankta Triunuo. Kermeso okazas en la sekva dimaĉo de Pentekosto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.