Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Hosszúpályi)
Paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo en Hosszúpályi
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Hosszúpályi |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Hajdú-Bihar |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
dekanujo | Berettyóújfalu |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | klasikismo |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Hosszúpályi Szabadság tér 31 |
La paroĥa preĝejo Senmakula Koncipiĝo estas religia historia monumento en grandvilaĝo Hosszúpályi (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam antaŭ 1332 estis tie paroĥa kirko kun patroneco de Johano Baptisto. Dum dominado de turkoj la loĝantoj kalvinaniĝis. La nun videbla kirko estis konstruita inter 1833-1836, sed la paroĥo estis refondita jam en 1737. Ferenc Liszt ludis sur la origina orgeno en 1879, sed la orgeno estis ŝanĝita al pli granda en 1883.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La didomo situas sola en korto, sed antaŭe krucifikso troviĝas. Antaŭ la kirko ŝtona kruco estas videbla. La fasado estas simetria. Meze la kvadrata turo altiĝas, la enirejo funkcias same meze malsupre. Super la enirejo estas granda arka fenestro. La navo finiĝas en rektangula absido same alta, sed iomete pli mallarĝa, ol la navo. Dekstre sakristio aliĝas al la navo.