Preĝejo Simono Zeloto kaj Judaso Tadeo (Ózd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kirko Simono Zeloto kaj Judaso Tadeo (Ózd)
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ózd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Ózd
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La kirko Simono Zeloto kaj Judaso Tadeo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Ózd, iam en vilaĝo Szentsimon.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la iama vilaĝo Hangony (baldaŭa Szentsimon) la romanika kirko en la 13-a jarcento estis konstruita. En 1247 la vilaĝo prenis la nomon de la preĝejo (Sankta Simono). Supozeble en la sekva jarcento la konstruaĵo gotikiĝis. La freskoj estis pentritaj parte en la 1330-aj jaroj, parte en 1423. Ekde 1544 la turkoj havis la regionon. Laŭ dokumento en 1637 la kirko apartenis al la protestantoj, sed en 1675 jam la katolikoj havis ĝin. Tiutempe en 1650 estis farita la pentrita kasona plafono. En la 1720-aj jaroj galerio por la orgeno estis farita. En la sekvaj jarcentoj oftaj trakonstruoj kaj pligrandigoj okazis, inter ili sakristio kaj malalta turo estis konstruita. La unua orgeno alvenis en la 18-a jarcento, sed alia alvenis en 1948, ĝi estis farita en 1750. Inter 1948-1960 daŭris la restaŭrado.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur malalta monteto. La kirkomuroj estis apogitaj per pilieroj. En mezo de la fasado funkcias la simpla enirejo, sed estas alia enirejo en flanko de la navo. La turo estas oklatera. Interne la plafono estas kovrita per 24 renesancaj pentritaj kasonoj. La freskoj prezentas Johanon Baptiston, Sanktan Georgon kun la drako, Madonon kaj ploradon de Kristo. La ĉefaltaro estis farita en 1683.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.