Preĝejo Stefano la 1-a (Kemecse)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario)
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kemecse
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Nyíregyháza
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo el brikoj
Ligiloj
vdr

La preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en urbo Kemecse (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri kirko okazis en Kemecse en 1332. La loĝantoj iĝis kalvinanoj ĉirkaŭ 1550 kaj ili uzis la katolikan kirkon. La restintaj katolikoj apartenis eklezie al Napkor ekde 1762, la paroĥo loke estis fondita baldaŭ en 1819. En nobeldomo estis establita kapelo en 1785, poste inter 1821-1824 nova preĝejo konstruiĝis. En 1829 ligna, en 1873 ŝtona turo estis alkonstruita. La orgeno estis kreita en 1890.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, antaŭe kruco estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La navo finiĝas en hufoforma absido, al kiu sakristio aliĝas.

Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.