Preĝejo Vizito de Maria (Kópháza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa kirko Vizito de Maria
Paroĥa kirko Vizito de Maria en Kópháza
Paroĥa kirko Vizito de Maria en Kópháza
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kópháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Sopron
Dato de konsekro 1772
Statuso paroĥa kirko
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Kirko Vizito de Maria estas romkatolika pilgrima historia monumento en Hungario, en vilaĝo Kópháza. La kirko estas unuka en Hungario, ĉar nur ĝi estas sola, kie estas "nigra Madono".

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1569 la malnova kirko iĝis pilgrima loko. Kópháza ricevis paroĥan statuson en 1691. En 1764 pli nova kirko estis konstruita. La orgeno estis kreita en la 1770-aj jaroj, sed ĝi funkcias en tiu ĉi preĝejo ekde 1786.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Eleonora (unu el la filinoj de Francisko Nádasdy (politikisto)) ofte estis malsana, tial ŝi ofte preĝadis. Ŝi faris voton, se ŝi saniĝos, ŝi iĝos abatino. La resaniĝo plenumiĝis, tial la parencoj trudis ŝin al estonta edzo. Dum la geedziĝa ceremonio granda ŝtormo okazis, eĉ fulmo trafis Eleonora-n. Tial Francisko Nádasdy konstruigis votan kapelon en la 1670-aj jaroj. Post jarcento ĝi estis trakonstruita kaj pligrandigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Fasado de la kirko

La konstruaĵo situas sola, la fasado estas simetria. Apud la kirko 2 krucoj estas videblaj. Meze funkcias la ornama enirejo, la plej supre la turo altiĝas. En la fasado estas videblaj 4 niĉoj, ene skulptaĵoj de la 4 evangeliistoj. Interne estas multe da tabuloj, kiujn la pilgrimantoj postlasis. La ĉefaltara bildo prezentas ĉefe Sanktan Marian. Temo de la bildo estas Ĉieliro de Maria (pentrita en 1938).

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]