Preĝejo Sankta Roĥo (Bjalistoko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Preĝejo al Sankta Roĥo en Bjalistoko
Białystok, kosciol sw. Rocha.jpg
Informaro
Eklezio: rom-katolika
Paroko: Sankta Roĥo
Dekanujo: Białystok Starosielce
Diocezo: Archidiecezja Białostocka
Konsekro: 18-a de aŭgusto 1946
Konsekrinto: Romuald Jałbrzykowski
Titolo: ĉefepiskopo
Konstruado: 1927-1946
Arkitekturisto: Oskar Sosnowski
Stilo: modernismo-ekspresionismo
Kapacito: 10 000 personoj
Konstrumaterialo: ŝtalbetono
Adreso: ul. Ks. A. Abramowicza 1
15-872 Białystok
Ŝtato: Flago-de-Pollando.svg Pollando
Retpaĝaro: retpaĝo de la paroĥo
v  d  r
Information icon.svg
Interno de la preĝejo
Plafona vitralo

La preĝejo al Sankta Roĥo (pole: Kościół św. Rocha) estas konstruita kiel la Monumento al Reakirita Sendependeco. Ĝi staras sur bjalistoka monteto Sankta Roko kie iam troviĝis tombejo. Ĝi estas unu el la plej famaj modernismaj preĝejoj en Pollando.

La preĝejon oni konstruis en la jaroj 1927-1946 je modernisma-ekspresionisma stilo laŭ projekto de Oskar Sosnowski. Ĝi estas okangula kaj konsistas el tri partoj. Post morto de Sosnowski en bombardata Varsovio en septembro 1939 la konstruadon daŭrigis arkitekto Stanisław Bukowski.

Iniciatinto de la konstruado estis pastro Adam Abramowicz, multjara preposto de la paroĥo al sankta Roko. Post anonco de la konkurso projekti Preĝejon de Dia Protekto en Bjalistoko en ĵunalo Arkitekturo kaj Konstruarto la 14-an de junio 1926 alvenis 70 projektoj.

Turo[redakti | redakti fonton]

La tutan stelforman konstruaĵon kronigas la 83-metra turo kun 3-metra statuo de la Dipatrino kiu staras sur piasta krono. Ĝi rememorigas la Apokalipson [12:1].

Interno[redakti | redakti fonton]

Kristalforma strukturo de plafonoj rilatas al regionaj plafonoj preĝejaj en Łomża, Wizna, Supraśl kaj Vilno.

En la preĝejo troviĝas tri skulptaĵoj de Stanisław Horno-Popławski: Kristo ĉe la ĉefa altaro, la Dipatrino kun Jesuo en ekstera altaro kaj Kristo la Bona Ŝafisto sur eksteraj remparoj de la kortego.

En la plafono troviĝas granda vitralo kiu prezentas simbolajn Sanktan Spiriton kaj sanktulojn (laŭ la projekto de Placyda Siedlecka-Bukowska). Maldekstre de la ĉefa altaro staras altaro al Sankta Antonio kaj maldekstra flanka kapelo al Sankta Roko. Dekstre troviĝas altaro al la Dipatrino Rozaria kaj malantaŭ ĝi - kapelo al Dipatrino kun kopio de pentraĵo el Vilno. Tie pendas ankaŭ kelkaj tabuloj kiuj rememorigas polajn soldatojn militantajn oriente.

Dum la 2-a mondmilito sovetoj okupantaj Bjalistokon planis aranĝi en la preĝejo cirkon.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Apud la preĝejo staras modernisma paroĥestrejo konstruita inter 1929 kaj 1932 ankaŭ laŭ la projekto de Oskar Sosnowski.

La preĝejon ĉirkaŭas unuetaĝa muro (planita esti pli alta, duetaĝa remparo) kaj kvar ĉeangulaj turetoj similaj al defendoturoj, tial la preĝejo devis simili al orienta, religia defenda arkitekturo. La duonronda pordego al la kortego iom similas tiun, kiu troviĝas en Vilno.

Desupra skemo de la preĝejo - Oskar Sosnowski, 1927