Preĝejo Sankta Spirito (Zugló)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Sankta Spirito
Preĝejo de Sankta Spirito en Zugló
Preĝejo de Sankta Spirito en Zugló
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto Zugló
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo BudapeŝtoEsztergom
Dato de konsekro 1937
Konsekrinto Jusztinián Serédi
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Petrovácz
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 1936–1937
Specifo
Enhaveco 3000 personoj
Longo 66 m
Larĝo 20 m (ĉefnavo), 30 m (kruciĝanta navo)
Alto 15 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo de Sankta Spirito estas romkatolika preĝejo en Hungario, en Budapeŝto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue kapelo konstruiĝis tie en 1856 kaj ĝi iĝis ankaŭ paroĥo en 1919. La nun videbla impona preĝejo estis konstruita en la 1930-aj jaroj. Dum la 2-a mondmilito la preĝejo ruiniĝis, poste oni rekonstruis ĝin. En la 1960-aj jaroj la interna parto (ankaŭ la freskoj estis pentritaj. Inter 1975-1986 daŭre okazis diversaj renovigoj. En 1987 la orgeno ekfunkciis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en parko ĉirkaŭita per loĝkvartalo konstruita dum la socialismo. La unusola malpinta turo troviĝas en mezo de la fasado, sube estas la ĉefenirejo, pli supre estas fenestrorozo. La ĉefnavo havas ankaŭ pli malgrandan navon, kiu krucas la ĉefnavon. La absido estas duonronda. En la sanktejo situas baptoputo kun skulptaĵo pri Johano Baptisto. La 2 flankaj altaroj estas dediĉitaj al Dipatrino kaj Koro de Jesuo. La preĝejo havas 85 fenestrojn, kie estas vitraj bildoj interalie pri la hungaraj sanktuloj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Parto de la fasado