Preĝejo Naskiĝo de Maria (Beled)
Aspekto
Paroĥa kirko Naskiĝo de Maria | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Beled |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
dekanujo | Szany |
paroĥo | paroĥa kirko |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Kirko Naskiĝo de Maria estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Beled.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la mezepoko jam preĝejo kun la sama dediĉo funkciis en la tiama vilaĝo "Belud". Oni konstruis novan kirkon en 1738, ĝi grandparte estis rekonstruita en 1863. La orgeno alvenis en 1864 el Vieno.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas sola en korto. En mezo de la fasado la svelta turo altiĝas, malsupre la enirejo funkcias. La simetrion rompas fenestro situanta nur dekstre, maldekstre estas nur memortabulo. La absido estas plurlatera kun apogpilieroj. Interne la galerio estas klasikisma, sed la mebloj, ĉefaltaro, predikejo estas barokaj. Sur la plafono estas freskoj.
Kermeso okazas en la 8-an de septembro.