Preĝejo Sankta Mikaelo (Kimle)
Paroĥa preĝejo Sankta Mikaelo | |
---|---|
Preĝejo Sankta Mikaelo en Kimle
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kimle |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
dekanujo | Moson |
paroĥo | zorganta paroĥo en Mosonmagyaróvár |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Mikaelo estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Kimle (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En la pli frue nomata Horvátkimle estis konstruita gotika kirko en la 13-a jarcento. La patrono jam tiam estis Sankta Mikaelo. La unua mencio okazis en 1332. La turkoj detruis ĝin en 1594. La katolika grupo estis refondita en 1693. La kirko estis rekonstruita en 1780 jam laŭ baroko, nur restis kelkaj partoj el la absido. La orgeno estis kreita en 1923, trakonstruita en 1965.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas en malgranda parko laŭ vojo, sed proksime estas monumento pri la loka kroata pastro hr:Mate Meršić Miloradić farita en 1933. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La turopinto estas svelta piramido. La navo finiĝas en plurlatera absido kaj ankaŭ granda brikoforma sakristio aliĝas al la sakristio.
Aleo
[redakti | redakti fonton]Inter la preĝejo kaj tombejo estis plantita vico de arboj en 1932 memore al la viktimoj dum la 1-a mondmilito. En la sekva jaro oni kreis kalvariajn staciojn inter la arbojn.
Kermeso okazas en la 29-an de septembro.