Preĝejo Ĉieliro de Nia Sinjoro (Baktalórántháza)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Ĉieliro de Nia Sinjoro en Baktalórántháza
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Baktalórántháza
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Debrecen-Nyíregyháza
dekanujo Kisvárda
Dato de konsekro 1282, denove en 1731
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence romaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo brikoj
Ligiloj
vdr

La kristana preĝejo Ĉieliro de Nia Sinjoro estas religia historia monumento en Hungario, en Baktalórántháza.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la iama Nyírbakta la unua preĝejo (la absido kaj la navo) supozeble estis konstruita en la 13-a jarcento. En 1519 la navo estis pligrandigita, krome ornama ŝtona enirejo kreiĝis. En 1597 jam la kalvinanoj profitis la preĝejon, sed en 1731 laŭ kompromiso la katolikoj rericevis ĝin. Baldaŭe ili konstruis turon, sed ankaŭ la navo pligrandiĝis, fine la ŝtona enirejo funkciis en la alia parto de la konstruaĵo. La orgeno alvenis en 1862. La turo estis renovigita en la 1830-aj jaroj, poste en 1938. Plena renoviĝo okazis ekde 1962, tiam oni malkovris gotikajn freskojn. Ili estas videblaj ekde 2010.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur tre malalta monteto en la urbomezo. La fasado konsistas nur el larĝa kvadrata turo, kie malsupre la enirejo funkcias. La navo estas iomete pli larĝa, ol la turo, sed fine la kvadrata absido denove estas iomete pli mallarĝa. Apud la sanktejo la sakristio situas. Interne la plej menciindaj malnovaj freskoj estas Kristo sur la kruco, Elizabeto de Hungario, Sankta Maria kun la malgranda Jesuo, Ladislao la 1-a (Hungario).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.