Primasa baziliko de Esztergom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baziliko de Esztergom, antaŭe la Danubo

Primasa Baziliko de Sankta Adalberto kaj Ĉieliro de Maria (ankaŭ ĉefkatedralo) estas la plej alta domo en Hungario kaj la plej granda eklezia konstruaĵo de la hungaroj. Ĝi situas sur monteto laŭ la dekstra bordo de Danubo en urbo Esztergom. En la interno estas la unusola hungara restanta renesanca konstruaĵo, nomata kapelo de Bakócz. Malantaŭ la altaro estas la plej granda pentraĵo sur tolo en la mondo (13,5×6,6 m).

Ĉefenireja vido al baziliko de Esztergom

Bazaj informoj

  • supermara alteco: 157 m
  • larĝo: 49 m
  • longo: 118 m
  • kupolo: diametro 34 m kun 24 kolonoj kaj 12 fenestroj
  • interna alto sub la kupolo: 71 m (de la subpreĝejo ĝis la pinto 100 m)
  • kruco (sur la kupolo): 7 m
  • altoj de la kolonoj por timpanono: 22 m
  • vasto de la muro: 17 m (la plej vasta en Mez-Eŭropo)

Historio

La unua preĝejo konstruiĝis jam dum regado de Sankta Stefano la 1-a (Hungario), kiu bruldetruiĝis en 1180. Baldaŭe ĝi renoviĝis, sed la turkoj okupis ĝin en 1543. Ili uzis ĝin moskeo. En 1594 pro sieĝo (ja la fortikaĵo troviĝis apude) la preĝejo eksplodiĝis, tamen la pli supre menciita kapelo Bakócz (konstruita en 1511) ne difektiĝis. Nova baroka preĝejo konstruiĝis en 1770.

La nuna baziliko en la 19-a jarcento konstruiĝis en klasikisma stilo por esti la hungara Sion. La arkitekto estis József Hild. Oni uzis ŝtonojn, marmorojn kaj kuprojn (ĉi lastan por la kupolo). En 1831 la subpreĝejo pretiĝis imitanta la praegiptan stilon. Oni metis la supran krucon sur la kupolon en 1846. Poste oni malkonstruis laŭ ŝtonoj la kapelon kaj origine rekonstruis ĝin en la baziliko. Ekfunkcio de la baziliko okazis en 1856. Dum la inaŭguro Franz Liszt prezentis novan muzikaĵon.

La konsekrinto estis János Scitovszky. Parto de la baziliko funkcias, kiel muzeo kaj estas ankaŭ elvidejo.

Aerfoto pri Esztergom, antaŭe estas la fortikaĵo, malantaŭe la baziliko, la urbo kaj Danubo ĉirkaŭbrakumas ilin