Provinco Kermano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Provinco Kerman
‏استان کرمان

situo de la provinco en Irano
situo de la provinco en Irano
provinco de Irano
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kerman
Areo 180 836 km²
Loĝantaro 2 652 413 (stato de oktobro 2006)
Loĝdenso 14,7 loĝantoj/km²
ISO-kodo IR-15
la adoba citadelo de Bam, antaŭ tertremo de 2003
la adoba citadelo de Bam, antaŭ tertremo de 2003
vdr

La provinco Kerman - perse ‏استان کرمان - estas unu el tridek provincoj en la nuntempa ŝtato Irano. Ĝia administra centro estas la samnoma urbo Kerman. La provinco kovras areon de 180 836 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de oktobro 2006 havis 2 652 413 loĝantojn.

Geografio

La klimato de la maldense loĝata provinco estas dezerteca kun varmegaj, sekaj someroj, kaj malvarmaj sed same sekaj vintoj. La provinca ĉefurbo Kerman havas 320 000 loĝantojn, situas en alteco de 1 748 metroj super la marnivelo kaj havas relative agrablan klimaton.

Sub la provinca areo kontaktiĝas la arabia plato kaj la eŭrazia plato. Pro tiu kontaktiĝo, en la ŝtato Irano kaj aparte la regiono Kerman relative ofte okazas tertremoj.

Administra divido

La provinco konsistas el 21 distriktoj:

Anar Manuĝan
Anbarabad Rabar
Baft Rafsanĝan
Bam Ravar
Bardsir Rajen
Fahraĝ Rigan
Farjab Roudbar-e-Ĝonub      
Ghaleje-Ganĝ       Ŝahr-e-Babak
Ĝiroft Sirĝan
Kerman Zarand
Kuhbonan

Eksteraj ligiloj

tombejo de la sufia gvidanto Nur-eddin Nemat Ollah-e Vali en la oazo Mahan