Provinco Samangan
Provinco Samangan سمنگان
| |
---|---|
provinco de Afganio | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Ajbak |
Areo | 11 261 km² |
Loĝantaro | 345 100 (stato de 2007/2008) |
ISO-kodo | AF-SAM |
Samangan (paŝtoe سمنګان, perse سمنگان) estas provinco (velayat) en la nordo de Afganio kaj limas al la provincoj Balĥ, Kunduz, Baglan, Bamijan kaj Sar-i Pul. La ĉefurbo la provinco estas Ajbak. La teritorio havas 345 100 loĝantojn.[1]
En aprilo 2010 la provinco Samangan estis skuita de forta tertremo[2], kiu kaŭzis mortojn, vunditojn kaj detruojn de konstruaĵoj.
Mitologio
Samangan havas gravan rolon en la irana nacia eposo Ŝahnameo de Abol-Gasem Ferdoŭsio. En la rakonto pri Rostam kaj Sohrab, Samangan priskribiĝas kiel lima lando inter Irano kaj la regno Turano de tjurklingvaj popoloj. La reĝo de Samangan, Tahmine, enamiĝas al Rostam. Naŭ monatojn post ama nokto naskiĝas la komuna filo Sohrab, kiu kreskas sen koni la patron. Kiam li iĝas adoleska kaj serĉas sian patron en Irano, li renkontas la patron en batalo kaj la patro sen ekkoni sian filon mortigas la junulon per ponardo. Nur en la lasta momento de la mortado Tahmine tamen ekkomprenas kiu estas la mortanto, rekonante brakoringon kiun li iam donis al Rostam.
Notoj
- ↑ nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4
- ↑ "mortoj dum tertremo en Afganio", germanlingve, reta eldono de la svisa gazeto NZZ el Zuriko
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul