Prunus × yedoensis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Joŝino-ĉerizo
Floranta arbo
Floranta arbo
Biologia klasado
Regno: Plantae
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Rosales
Familio: Rosaceae
Subfamilio: Prunoideae
Genro: Prunus
Subgenro: Cerasus
Prunus × yedoensis
Matsum.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Prunus × yedoensis (Joŝino-ĉerizo; japane: 染井吉野 Somei-joŝino) estas hibrido de ĉerizarboj de nekonata deveno, onikrede inter Prunus speciosa kaj Prunus subhirtella. Ĝi estas jam longe kultivata en Japanio, aparte en Joŝino (de kiu devenas ĝia nomo), sed ankaŭ en multaj aliaj lokoj. Ĝi estas unu el plej popularaj kaj konataj specioj de sakuro - ĉerizarbo, kultivata por sia bela florado - en Japanio kaj en aliaj lokoj de modera klimato en la mondo.[1][2]

Ĝi estas malgranda falfolia arbo kiu kutime estas ĉ. 5-12 metrojn alta. Ĝi preferas klimatojn de USDA-zonoj 5-8 (t.e. kun minimuma temperaturo ne malpli ol −28.9 °C (-20 )) kaj kreskas en sunaj areoj kun sufiĉe humida grundo. Folioj estas konsekvence aranĝitaj, 6-15 cm longaj kaj 4-7 cm vastaj, kun dentitaj ekstremoj. Ili ofte estas bronzkoloraj, kiam unue aperas printempe, kaj iĝas verdaj en somero. La floroj aperas pli frue ol la folioj en frua printempo (plej kutime ĉ. aprilo - majo en norda hemisfero). La floroj estas aromaj, ĉ. 3-3.5 cm je diametro, kun kvin blankaj aŭ pale rozkoloraj petaloj. Ili kreskas en infloreskoj de kvin aŭ ses. La frukto estas ĉerizo, rondeca drupo de 8-10 mm en diametro. La fruktoj estas grava nutraĵo por multaj malgrandaj birdoj kaj mamuloj, aparte rubekoloj. La frukto enhavas grandan kvanton de intense ruĝa suko, kiu uzeblas por farboŝminko. Por homoj la fruktoj estas preskaŭ sengustaj kaj do ne kutime uziĝas en kuiro.[1][2]

Kultivado kaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Floroj de Joŝino-ĉerizo
Yoshino-ĉerizarboj ĉ. 2 monatojn post florado

Pro siaj belegaj aromaj floroj la Joŝino-ĉerizo estas kutime uzata por dekoro. Kultivata ekde almenaŭ malfrua Edo-epoko, ĝi havas multajn lokajn kulturvariojn. Notindaj kulturvarioj estas 'Akebono', 'Ivensii', kaj 'Ŝidare Joŝino'.[1] Varioj de Joŝino-ĉerizo estas plej gravaj por japana tradicio de hanami (florrigardado).

En 1902 Joŝino-ĉerizo estas portita en Eŭropo kaj Norda Ameriko[3]. Ĝuste ĝi, kune kun kulturvario 'Kanzan' de parenca specio Prunus serrulata, estas plej kutima vario de sakuro ekster Japanio. Ĝi estas centro de sakuraj festivaloj en Usono, Kanado kaj aliaj landoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Huxley, A., ed. (1992). New RHS Dictionary of Gardening. Macmillan ISBN 0-333-47494-5.
  2. 2,0 2,1 Rushforth, K. (1999). Trees of Britain and Europe. Collins ISBN 0-00-220013-9.
  3. Mitchell, A. F. (1974). A Field Guide to the Trees of Britain and Northern Europe. Collins ISBN 0-00-212035-6