Práxedes Mateo Sagasta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Práxedes Mateo Sagasta
Persona informo
Práxedes Mateo Sagasta
Naskonomo Práxedes Mariano Mateo Sagasta y Escolar
Naskiĝo 21-an de julio 1825 (1825-07-21)
en Torrecilla en Cameros
Morto 5-an de januaro 1903 (1903-01-05) (77-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Pantheon of Illustrious Men vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Politeknika Universitato de Madrido vd
Partio Liberala Partio vd
Subskribo Práxedes Mateo Sagasta
Familio
Patro Clemente Mateo-Sagasta y Díaz Antoniana vd
Patrino Valentina Esperanza Escolar Saenz del Prado vd
Edz(in)o Ángela Vidal Herrero vd
Parencoj Bernardo Mateo Sagasta • Fernando Merino Villarino vd
Profesio
Okupo politikistoinĝeniero • konstruinĝeniero vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Práxedes Mariano Mateo SAGASTA y Escolar (Torrecilla en Cameros, Rioĥo; 21-a de julio 1825 - Madrido; 5-a de januaro 1903) estis hispana inĝeniero, framasono kaj politikisto, membro sinsekve de partioj Progresisma, Konstituciisma kaj Liberal-Fuziisma; kelkajn fojojn prezidanto de la registaro en la epoko inter 1870 kaj 1902, fama pro sia kapabloj por retoriko.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Meze de la 19-a jarcento li laboris por ŝoseoj inter Provinco Zamoro kaj Galegio kaj poste por la desegno de fervojo inter Valadolido kaj Burgoso, kun 121 km de longo. En 1857 li estis nomumita profesor-inĝeniero de la Altlernejo por Vorkoj, kie instruis Topografion kaj Konstruadon dum naŭ jaroj. En 1866, post la insurekcio de Cuartel de San Gil, li estis elpostenigita kaj foriris al ekzilo. Reveninte en 1868, post la tiujara revolucio li dediĉis sin tute al politiko.

Dum la Revolucio de 1848 li amikiĝis kun progresisma kolego Pedro Calvo Asensio, kun kiu opoziciis al la konservativulo Ramón María Narváez. Kun Calvo li estis elektita deputito en 1854 kaj poste li sola en 1858. En 1857, Sagasta aliĝis al la redakcio de la gazeto La Iberia, dekomence estrita de Pedro Calvo, kaj post lia morto de Sagasta mem. Ekde 1865 li kunlaboris revolucie kun la generalo Prim en 1866, partopreni en la insurekcio de Cuartel de San Gil, cele al eltronigo de Isabel la 2-a, kaj pro tio li estis arestita, juĝita kaj mortokondamnita, sed li sukcesis fuĝi kaj ekziliĝi en Francion.

Reveninte en 1868, post la tiujara revolucio, kiu rezultis en la finfina eltronigo de la reĝino Isabel la 2-a kaj en la komenco de la periodo nomita Sexenio Democrático (Demokratia Jarseso). En la provizora registaro prezidita de la generalo Serrano, li estis nomumita ministro pri enlandaj aferoj. Li estis tiam membro de la Konstituciisma Partio, formita post la murdo de Prim. En 1871, dum la reĝado de Amadeo de Savojo, li estis nomumita prezidanto de la registaro, kaj duafoje ekde septembro 1874 ĝis la fino de tiu jaro, en la monatoj antaŭ la Burbona restaŭrado, dum la regado de la generalo Serrano. En tiu periodo de nombraj sociaj kaj politikaj krizoj, li estis estro de la Partido Constitucional (Konstituciisma Partio), disiĝo de la progresisma partio promocita de li mem.

Post la Burbona restaŭrado favora al Alfonso la 12-a, Sagasta fondis en 1880 la Liberalan Partion, kiu kun la Konservativa Partio de Antonio Cánovas del Castillo hegemonios en la dupartiisma sistemo kun alternado en la regado kiu estos ĉefa trajto en Hispanio dum la fino de la 19-a jarcento kaj la unua parto de la 20-a jarcento. Dum tiu periodo, Sagasta prezidis la registaron kvinfoje. En tiu epoko Sagasta persekutis la supozitajn membrojn de la Internacio, kiun Sagasta kvalifikis kiel la "filozofa krimutopio".

La 24-an de novembro 1885, tuj antaŭ la morto de la reĝo Alfonso la 12-a, Sagasta, kiel estro de la liberala partio, subskribis kun Cánovas del Castillo, ĉefo de la konservativa partio, la nomitan Pakto de El Pardo, cele al apogo al la regenteco de Maria Kristina (tiam graveda de la estonta reĝo Alfonso la 13-a) kaj tiel garantii la kontinuecon de la monarkio. Per tiu pakto oni konfirmis la vicordon de regado inter ambaŭ partioj, kaj Cánovas promesis lasi la povon al la liberaluloj de Sagasta kondiĉe, ke ili akceptu la konstitucion de 1876. Tiu vicordo daŭris ĝis 1909, kaj senpakte jam ekzistis ekde 1881, kiam Sagasta enpoviĝis por la unua fojo en la periodo de la Restaŭrado.

Sagasta prezidis la registaron dum la Hispana-usona milito de 1898, nomita en Hispani Milito de Kubo, kiu rezultis en la perdo de la transmaraj teritorioj de Kubo, Puerto Rico, Filipinoj kaj Guamo, malvenko pri kiu respondecis Sagasta, kio ne malhelpis la reenpovigon en la monarkio en 1901–1902.

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis akademianoj kaj honora militoficiro. Estis framasono ĝis 1894. Ricevis multajn honorojn (dek kvin grandaj krucoj, inter kiuj tiu de la franca Honora Legio). Li vivis kun kunulino 35 jarojn ĝis la morto de ŝia edzo kaj li tiam edziĝis. Ili havis du gefilojn, nome en 1851 kaj 1875 respektive.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]