Psiĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig-dark.svg Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Psiĥo (apartigilo).

En la helena/ romia mitologio, PsiĥoPsiĥa[1] (greklingve ψυχή psykhè) estas personigo de la homa animo. La greka vorto ankaŭ signifas "papilio", kaj Psiĥon foje artistoj bildigas kiel junan virinon kun papiliaj flugiloj.

'Psiĥo malfermanta la pordon en la ĝardenon de Kupido', pentraĵo de John William Waterhouse

Kvankam la nomo "Psiĥo" estas grekdevena, la klasika teksto pri ŝia mito estas en latino. Ĝi troviĝas en sekcio de la romano MetamorfozojLa Ora Azeno de Apuleo,[2] romia verkisto de la dua jarcento KE. Grekaj sanktaj lokoj menciiĝas en la teksto -- kiel Kitero, unu el la Ioniaj insuloj , sankta al Afrodito; kaj Mileto, kie troviĝis orakolo de Apolono. Tamen, Apuleo ĝenerale nomas gediojn per iliaj kutimaj romiaj nomoj, kiel Venuso anstataŭ Afrodito, Kupido anstataŭ Eroso.

Laŭ Apuleo, Psiĥo estis belega princino. Homoj diris, ke ŝi estas pli bela eĉ ol Venuso. Pro tio ŝi estis malamata de la diino de la amo. Neniu volis edziĝi kun Psiĥo. Ŝia patro konsultis la orakolon ĉe Mileto pri kion fari. La orakolo diris, ke oni devas lasi la princinon sur monto, kie ŝi trovos edzon nehoman kaj teruran.

La gepatroj ploris, sed la filino iris al la monto sen timo. Mirinda vento portis Psiĥon al arbaro, kie ŝi trovis palacon kun nevideblaj servantoj. Ili salutis ŝin kiel mastrinon, kaj alportis vinon kaj manĝaĵojn. Nokte, en plena malheleco, ŝi renkontis amantan junulon, la mastro de la palaco. Nokton post nokto, li revenis al Psiĥo, sed malpermesis ŝin vidi lin.

Du fratinoj de la princino venis al ŝia nova hejmo. Ili iĝis enviaj. Ili diris al ŝi, ke ŝia mistera kunulo estas monstra serpento, kiu baldaŭ manĝos ŝin. Tiun nokton, dum li dormis, en la ĉambron ŝi portis akran tranĉilon kaj lampon. Tuj ŝi ekvidis, ke li estas la juna dio kun grandaj flugiloj, arko kaj sagoj -- Kupido, la filo de Venuso. La dio vekiĝis, diris adiaŭ al Psiĥo, kaj forflugis.

Serĉante lin, Psiĥo iris en la domon de Venuso, kiu traktis ŝin kiel sklavon. Venuso donis al Psiĥo taskojn, kiuj ŝajnis tute neeblaj. Kiam Psiĥo klopodis fari la taskojn, ŝi ricevis neatenditan helpon, kaj sukcesis.

Venuso fine diris al Psiĥo, ke ŝi portu malgrandan keston en la landon de mortintoj sub la tero; ĉar Venuso bezonas iom de la beleco de la diino Proserpina (la romia nomo de Persefono). Psiĥo iris en la subteron, renkontis Proserpinan, kaj elvenis kun la beleco en la kesto. Sed antaŭ ol ŝi atingis la domon de Venuso, ŝi malfermis la keston, kaj ekdormis. Ŝi estis trovita de Kupido, kiu fermis la keston, kaj vekis ŝin.

Kvankam naskita kiel homa knabino, ŝi iĝis diino.

Psiĥo naskis al Kupido filinon, kies nomo estas Volupta[3] – la personigo de korpa, kora kaj spirita ĝojo.

C. S. Lewis verkis romanon kun titolo Till We Have Faces (Ĝis ni havos vizaĝojn) fonditan sur tio mito.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu la sekcion pri la formo "Afrodita" en la artikolo Afrodito (diino).
  2. Apuleo, Metamorfozoj libro 4.28 al libro 6.24; vidu la eksteran ligilon sube.
  3. En latino, nominative voluptas, genitive voluptatis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]