Tago de la rusa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Puŝkin-tago en Rusio)
Aleksandr Puŝkin

Tago de la rusa lingvo (ruse День русского языка) aŭ Puŝkin-festo (Puŝkin-tago) en Rusio (ruse Пушкинский день России) estas internacia festo dediĉita al la rusa lingvo kaj festata ĉiujare 6-an de junio en naskiĝtago de ruslingva poeto Aleksandr Puŝkin. En Rusio ĝi estis starigita en jaro 2011 laŭ ordono de Prezidanto de Rusio.

En Unuiĝintaj Nacioj[redakti | redakti fonton]

En jaro 2010 organizaĵo Unuiĝintaj Nacioj starigis kaj unuan fojon festis Tagon de la rusa lingvo dum naskiĝtago de Aleksandr Puŝkin. La festo estis simila al festoj dediĉitaj al aliaj 5 oficialaj lingvoj de UN (angla, araba, hispana, ĉina, franca); laŭ propra deklaro Unuiĝintaj Nacioj ekestigante la feston celas al kreskado de "informado pri historio, kulturo, evuluo de lingvo ĉe siaj anoj". Unu el ĉefaj celoj estis deklarita ankaŭ subteno de egaleco de 6 oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj[1].

En Rusio[redakti | redakti fonton]

En Rusio la festo ekestis kiel festo de la rusa lingvo en jaro 2011. 6-an de junio 2011 Prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev subskribis ordonon pri festado de Tago de la rusa lingvo

Citaĵo
 celante restigadon, subtenadon, evoluadon de la rusa lingvo kiel tutnacian havaĵon de popoloj de Rusia Federacio, ilon de internacia interkomunikado, neekneestigeblan eron de kultura kaj mensa heredaĵo de monda civilizo 

[2].

Dume estas amasa festa programo en multaj urboj en mondo.

Moskvo[redakti | redakti fonton]

Ĉefa festado okazas en Moskvo. Dum la tago estas vasta programo gvidata de Fako pri kulturo ĉe Registaro de Moskvo[3][4].

Samtage siajn apartajn aranĝojn okazigas multaj sociaj rusaj naciismaj organizaĵoj (ekzemple "Russkij Lad"[5]); rusaj poreŭropaj naciistoj dum festado atentigas ne al la lingva komunumo kaj kulturo sed al kulturo de etno aŭ regiono (metio, dancoj, muziko).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paĝo pri la festo de Unuiĝintaj Nacioj (ruse)
  2. Informo el retejo de Prezidanto de Rusio kun plena teksto de ordono (ruse)
  3. Programo de festado Arkivigite je 2015-06-05 per la retarkivo Wayback Machine en jaro 2015 en oficiala retejo (ruse)
  4. Pli plena priskribo[rompita ligilo] (ruse)
  5. Retejo pri festado de Tago de la rusa lingvo 6-an de junio Arkivigite je 2015-06-05 per la retarkivo Wayback Machine gvidata de organizaĵo "Russkaj Lad" (ruse)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]