Publio Servilio Vatia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Publio Servilio Vatia
Persona informo
Naskiĝo
en Roma regno
Morto
en Romo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Patro Gaius Servilius Vatia
Patrino Caecilia Metella
Frat(in)oj Marcus Servilius • Gaius Servilius Vatia
Edz(in)o nekonata valoro
Infano Publio Servilio Izaŭriko
Okupo
Okupo Romia politikisto
vdr

Publio Servilio Vatia aŭ en latina Publius Servilius Vatia Isauricus (ĉ. 122 a.K. – 44 a.K.), estis romia politikisto kaj generalo kiu estis konsulo en 79 a.K. Li ricevis la kromnomon Isauricus post siaj venkoj super la piratoj en Kilikio.

En 88 a.K., kun la subteno de la konsulo Lucio Kornelio Sulao, Vatia Isauricus fariĝis la kandidato preferata de Sulao por la konsula balotado de 87 a.K.,[1] sed li estis venkita en la posta balotado fare de Lucio Kornelio Cinna, nome subtenanto de Kajo Mario.[2]

Vatia Isauricus revenis al Italio en 82 a.K. kun Sulao, kaj ricevis la estrecon de armeo kiu venkis super kelkajn trupojn de Mario en la batalo de Clusium.[3] Poste, en Septembro 82 a.K., Vatia Isauricus estis unu el la leŭtenantoj de Pompeo en la Dua Batalo de Clusium. Sula estis farita Diktatoro post sia venko, kaj en 79 a.K., li nomumis Vatia Isauricus kiel konsulo kun Appius Claudius Pulcher.[4] Dum Vatia Isauricus estis ankoraŭ konsulo nomumita, li kontraŭis la atribuon de triumfo al la juna Pompeo.[5]

Post sia konsuleco, en 78 a.K. Vatia Isauricus estis nomumita por la posteno de prokonsula guberniestro de Kilikio, kun la respondeco por forigo de piratoj kiuj estis rabantaj ŝipojn dum multaj jaroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Keaveney, Arthur, Sulla: The Last Republican (1982), p. 71
  2. Broughton, p. 43
  3. Broughton, p. 72
  4. Broughton, p. 82
  5. Plutarko, Vivo de Pompeo, 14:4

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Broughton, T. Robert S., The Magistrates of the Roman Republic, Vol II (1952).
  • Smith, William, Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology, Vol III (1867).