Pulgis Andriušis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pulgis Andriušis
Persona informo
Naskiĝo 31-a de marto 1907
en en vilaĝo Gaidžiai, tiama distrikto Zarasai
Morto 19-a de decembro 1970
en Adelajdo (Aŭstralio)
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton En litovan lingvon tradukis "Don Kiĥoton" de M. Cervantes, "Lignaj krucoj" de R. Dorĵelo.
Verkis en Esperanto preparis "Lernolibron de Esperanto" kaj eldonis ĝin en Dillingen an der Donau (Germanio, 1947).
Aliaj aktivaĵoj apartenis al studenta E-rondeto "Verda koko" en Kaunasa universitato.
Esperantistiĝis en 1925
vdr

Pulgis Andriušis, vera nomo Fulgencijus Andrusevičius, (naskiĝis la 31-an de marto 1907, en vilaĝo Gaidžiai, kiu apartenas al paroĥo Tauragnai, tiama distrikto Zarasai; mortis la 19-an de decembro 1970 en Adelajdo, Aŭstralio) estis litovo, verkisto, tradukisto, publicisto, grava esperantisto por litova movado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Vivo de la verkisto, ĵurnalisto, esperantisto kaj en iu senco eĉ artisto Pulgis Andriušis estis tre kolorplena kaj samtempe tipa por inteligento de tiu epoko. La tagoj de infaneco en la familio, kie patro estis gaja rakontisto kaj panjo tre sentema kaj religiema, la scivolan, spritan kaj lirikan junulon formis denaska dialekto, bela naturo, ludoj kaj lernado kun la kuzo Pranciškus li havis la eblecon lerni en hejme organizita eta lernejo dum la tempo de germana okupado kaj poste private studis ĉe Motiejus Miškinis, kiu pretigis Fulgencius por la progimnazio de Utena. Estonta verkisto kun varmaj sentoj memoris la lernadon en progimnazio kie direktoro estis pastro V.Butvilas. Nome en progimnazio li eksciis pri Esperanto kaj lernis ĝin preskaŭ memstare, ĉar lia instruisto, la direktoro de la progimnazio, mem ne povis libere paroli Esperanton, nur instruis laŭ lernolibro kiun posedis. Jam tiam P. Andriušis konsciis, ke lin pli interesas humanitaraj sciencoj, literaturo kaj li revadis: "Esti verkisto, pentristo, diri al la tuta Litovio: jen ankaŭ mi estas". Fininte la gimnazion li perpiede atingis Kaunas kaj tie komencis lernadon en la sesa klaso de gimnazio "Aušra". Enloĝinte en la amasloĝejo de gimnazianoj P. Andriušis tre aktive partoprenis en la agado de leteraturistoj, freventis artan lernejon eĉ eldonadis humuran gazeteton "Sepŝeljada". Tre aktive li estis ankaŭ en agado de esperantistoj, helpadis al pastro Aleksandras Dambrauskas, kunlaboris redaktante gazeton "Litova Stelo", partoprenis en la renkontiĝoj de esperantistoj. Perfekta rakontanto. Esperantiĝis en 1925, apartenis al studenta E-rondeto "Verda koko" en Kaunasa universitato.

En 1926 P.Andriušis komencis la studojn en fakultato de natursciencoj kaj matematiko de Kaunasa universitato, sed tre rapide li ŝanĝis al la humanitara fakultato kaj elektis studojn de angla lingvo kaj literaturo. Li interesiĝis pri lingvoj kaj lernis la anglan, germanan, francan, italan, hispanan, portugalan, svedan, rusan, araban lingvojn.

Lernante en la universitato Pulgis estis tre aktiva junulo, li partoprenis en la teatra seminario gvidata de Balys Sruoga, en radio programoj, estis statisto en opero, tradukadis librojn, pentris kariktaturojn, prezentis spritajn paroladojn dum diversaj okazoj.

Vojaĝoj ankaŭ estis lia grandega pasio, do li perpiede kaj bicikle vizitis diversajn lokojn en Litovio kaj en 1928 atingis eĉ Vienon. Tiu vojaĝo kun teatra pentristo Š. Zelamanvičius per ĉareto tirata de ĉevalo donis multe da materialo por P. Andriušis kial al komencanta ĵurnalisto.

En studenta tempo li vizitis Kimrion kaj en la jaro 1933 li ĉirkaŭveturis Hispanion. Ekde 1934, kiam li komencis labori kiel ĵurnalisto en Klaipėda P. Andriušis multe vojaĝis, multon spertis, iĝis konata persono en Litovio, liaj artikoloj estis ŝatataj kaj atendataj, li mem vivis gajan, bohemian vivon. Komence de la milito en Hispanio li tre klopodis veni tien kiel milita korespondisto, sed tio ne sukcesis.

Ekde 1937 P. Andriušis estis libera ĵurnalisto kaj verkis recenzojn pri teatraĵoj, feljetonojn, raportojn de vojaĝoj, artikoletojn pri naturo kaj vivo de indektoj, tradukadis "Don Kiĥoton" de Cervantes.

Kiel ĵurnalisto P. Andriušis laboris kaj dum la rusa kaj dum la germana okupacio kaj fine de la dua mondmilito kun familio li retiriĝis al Germanio. Tie dum kelkaj jaroj li partoprenis en multaj literaturaj vesperoj en diversaj rifuĝejoj kune kun Bernardas Brazdžionis, Stasys Santvaras, Antanas Gustaitis. En Germanio P. Andriušis eldonis kolekton de feljetonoj "Kaj tamen ni ridu" (1946), "Sendaĵeto de Usono" (1947) kaj kolekton de lirikaj rakontoj "En alia flanko de la lago". La aŭtoro pro tiu libro ricevis la premion de Litova Ruĝa Kruco. En la jaro 1947 li preparis "Lernolibron de Esperanto" kaj eldonis ĝin en Dillingen an der Donau.

En la jaro 1949 P. Andriušis kaj lia familio translokiĝis al Aŭstralio kie li multe verkis, aperis eĉ 6 liaj libroj, kvankam ĉiutagan panon li perlaboris kiel purigisto de vagonoj, kontrolisto en tramoj kaj poste kiel helpanto de oficisto en telegrafejo. La plej granda verko de Pulgis Andriušis estis la ampleksa biografio de Juozas Balčiūnas, litova aktivulo en Usono, sed tiu verko neniam estis eldonita kaj ien malaperis.

En la ĉiutaga vivo Pulgis Andriušis estis ŝercanta, gaja, sprita homo, kiel verkisto li elstaras per sia vigla kaj ludema lingvaĵo, sentemo kaj kono de naturo. Kiel esperantisto li estas konata kiel helpanto de Aleksandras Dambrauskas kaj aŭtoro de la lernolibro, sed en la fako de manuskriptoj de Litova Akademio de Sciencoj oni gardas la korespondadon kaj kelkajn artikolojn de P. Andriušis kiuj povas estis interesa fonto por esploro pri la vivo kaj personeco de tiu ne ordinara homo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]