Punĝaba Nacia Banko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Punĝaba Nacia Banko
negocobanko • kredita institucio • varomarko vd
Dum 19-a de majo 1894 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Lala Lajpat Rai vd
Sidejo Nov-Delhio
Lando Barato
Agokampo kreditkarto
Posedata de Registaro de Barato vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Punĝaba Nacia Banko (angle Punjab National Bank, akronime PNB) estas barata multnacia banka kaj financa servo firmao. Ĝi estas publika kompanio kun sidejo en Nov-Delhio, la ĉefurbo de Barato. Ĝis la 31-a de marto 2017, la banko havas pli ol 80 milionojn da klientoj, 6 937 filiojn (7 000 la 2-an de oktobro 2018) kaj 10 681 ATM-ojn en 764 urboj [1][2]. Vendo estis 8.5 miliardoj USD kaj totalaj aktivaĵoj estis pli ol 100 miliardoj USD. La akcioj de PNB estas listigitaj sur la Bombay Borso kaj la National Stock Exchange of India (Nacia Borso de Barato) kaj estas plimulto posedataj fare de la Registaro de Barato. La banko estas parto de la S&P CNX Nifty borsindico.

PNB havas bankan filion en la Unuiĝinta Reĝlando (PNB Internacia Banko kun sep filioj en la UR), same kiel filiojn en Honkongo, Dubajo kaj Kabulo. Ĝi havas reprezentajn oficejojn en Almato (Kazaĥio), Dubajo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj), Ŝanhajo (Ĉina Popola Respubliko), Oslo (Norvegio) kaj Sidnejo (Aŭstralio). La banko posedas akciojn en financejoj en Kazaĥio, Nepalo kaj Butano.

Historio [ Redaktu | Redakti fontkodon ][redakti | redakti fonton]

La banko estis fondita la 19-an de majo 1894 en Lahoro (aktuala Pakistano). La fondkomisiono venis de malsamaj partoj de Barato apartenanta al malsamaj kredoj kaj fonoj kun la komuna celo de kreado de nacia banko kiu reklamus la ekonomian intereson de la lando [3]. Inter la fondintoj estis, inter aliaj: la sendependecbatalanto Lala Lajpat Rai. La banko estas la plej malnova plufunkcianta banko en la lando fondita sole kun enlanda (Hindia) kapitalo [4][5]. Post la Sendependigo de Barato kaj la apartigo de la hinda subkontinento en la ŝtatojn de Barato kaj Pakistano, la ĉefsidejo estis translokigita al Nov-Delhio. La banko jam ne estas aktiva en Pakistano nuntempe, ĉar ĉiuj la aktivaĵoj de la banko tie estis konfiskitaj dum la Dua-barat-pakistana-Milito en 1965. La banko ankaŭ estis eksproprietigita en Birmo (Mjanmao) en 1963.

Bonkonataj personecoj kiel ekzemple Mohandas Karamchand Gandhi, Jawaharlal Nehru kaj Indira Gandhi iam estis klientoj de la banko.

Panĝaba Nacia Banko sciigis en februaro 2018, ke ĝi detektis fraŭdajn transakciojn kun valoro de ĝis $ 1.8 miliardoj en nur unu el siaj branĉoj [6][7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Merger of 10 public sector banks to come into effect from today: 10 points", Livemint, 31 March 2020. (angle)
  2. "Bank Merger News: Government unveils mega bank mergers to revive growth from 5-year low", The Times of India, 30 August 2019. (angle)
  3. Origin of PNB. Punjab National Bank. Arkivita el la originalo je 13 February 2011. Alirita 18 February 2014.
  4. Singh Majithia (1994).
  5. Tandon (1989).
  6. "$1.8 Billion in India Bank Fraud Raises Fears of Ripple Effects", The New York Times, 14 February 2018.
  7. "PNB bank fraud: CBI registers three cases involving over ₹120 cr.", The Hindu, 12 June 2020. (en-IN)

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Tandon, Prakash. (1989) Banking century: a short history of banking in India & the pioneer, Punjab National Bank. New Delhi, India: Viking. ISBN 978-0-670-82853-1.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]