Origina Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pura Finnlando)
Saltu al: navigado, serĉo
Situo en la mapo.

Origina Finnlando (finne Varsinais-Suomi; svede Egentliga Finland) estas historia kaj nuntempa provinco en la sudokcidento de Finnlando, kun ĝia centro en la urbo Turku. Ĝi limas kun la provincoj Satakunta, Tavastio kaj Uusimaa. Ĝi troviĝas apud Baltio, antaŭ Åland.

Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando.

La nomo en la finna (kaj la sveda) signifas vera, originaprecipa Finnlando kaj ĝuste tiu teritorio unue nomiĝis Finnlando, kiu nomo estas poste uzata por la tuta lando.