Pál Vágó (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Vágó
Memportreto de Pál Vágó
Memportreto de Pál Vágó
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1853 (1853-06-06)
en Jászapáti
Morto 15-an de oktobro 1928 (1928-10-15) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco HungarioAŭstra imperio • Translajtio (Hungara Reĝlando)
Familio
Infano Pál Vágó
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Inundo de la Tiso (1879) fare de Pál Vágó

Pál VÁGÓ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vágó Pál estis hungara pentristo. Lia filo estis Pál Vágó (inĝeniero).

Foto pri Pál Vágó

Pál Vágó [1] naskiĝis la 6-an de junio 1853 en Jászapáti. Li mortis la 15-an de oktobro 1928 en Budapeŝto.

La lasta vespermanĝo de Pál Vágó
La hungaroj antaŭ Kievo de Pál Vágó
Parado de husaroj de Pál Vágó

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Vágó komence lernis juron, poste li frekventis pentristan majstrolernejon en Munkeno, kie li lernis de Gyula Benczúr, fine li lernis pentradon en Parizo. Hejmenveninta li pentradis vivon de la hungara popolo. En 1887 li ricevis ĉefpremion de Arthalo Budapeŝto. En 1881 lia pentraĵo pri la inunda katastrofo (vidu la supran larĝan bildon!) portis eŭropan konatecon. Post jaroj lia temo estis la hungara historio simile al Bertalan Székely, Viktor Madarász, eĉ li partoprenis en rondpentraĵo de Árpád Feszty. Li pentris ankaŭ freskojn ekzemple en Preĝejo de Naskiĝo de Maria (Jászapáti).

Li havis postmortan ekspozicion en 1929. Liaj pentraĵoj estas videblaj ekzemple en Hungara Nacia Galerio. Li ricevis premion en 1899, Honoran legion en la sekva jaro.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Nyilt levél Kossuth Ferencz orsz. képviselőhöz, a függetlenségi és a 48-as párt elnökéhez (Malferma letero al Ferenc Kossuth...), (1894)
  • A katonai kérdésben a királynak van igaza, a nemzet politikusai tévedtek. Nyilt levél az ország történetíróihoz. La reĝo ĉiam pravas en militaj aferoj, politikistoj de la nacio eraris. Malferma letero al historiistoj de la lando.), (1905)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Jár a baba (Ekiras la infaneto) (1881)
  • Birkózó bikák (Luktantaj taŭroj)
  • Magyarok Kijev előtt (La hungaroj antaŭ Kievo) (1882) (vidu la bildon!)
  • A magyarok bejövetele (1893-1894) - partopreno en la rondpentraĵo
  • Bem-Petőfi körkép (1898)
  • A huszárság diadalútja (Parado de husaroj) (1899) - premiita (vidu la bildon!)
  • freskoj de kirko Naskiĝo de Maria en Jászapáti (1904)
  • Budavár bevétele 1849-ben (1906)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabuloj kaj busto en Jászapáti [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]