Quo vadis?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko Ŝenkjeviĉ

Quo Vadis? estas romano verkita de la pola verkisto Henriko Ŝenkjeviĉ, situanta en la tempo de la romia imperiestro Nerono.

Aperis Esperanta traduko de ĝi, tradukita el la pola de Lidja Zamenhof. Ĝi eldoniĝis en 1933, kaj havas 544 paĝojn.

Apenaŭ mi povus rekomendi pli bonan verkon por E-isto, kiu bone lerninte la lingvon, volas literature utiligi siajn konojn. La traduko estas glata, facilflua, bonege ekvilibrita, kristale klara. (t, Lingvo-Libro, 193, p. 14.)

La titolo estis ĉerpita el la apokrifa Agoj de Petro, preskaŭ romaneto pri la vivo kaj martiriĝo de la apostolo Petro en Romo. Puŝite de kristanoj ke li savu sian vivon dum la persekuto sub Nerono, Petro decidis foriri el Romo, do forlasi la persekutitajn kristanojn. Nu «ektrairante pordon por eliri el la urbo, li vidis la Sinjoron. Petro diris: "Kien vi iras, Sinjoro?" (Quo vadis, Domine?). Kaj la Sinjoro respondis: "Romen por ke mi estu denove krucumita". Petro al li: "Ĉu vi volas esti krucumita denove?" Kaj li respondis: "Jes, Petro, mi estas krucumita denove..." Kaj Petro tuj revenis inter la siaj.

La agoj de Petro estas greklingva apokrifaĵo de la fino de la dua jarcento; oni kredas koni ankaŭ la aŭtoron: siria Leucius Carinus, jam disĉiplo de Johano (35).[1]

Retaj legebloj