Rafael García Serrano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafael García Serrano
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1917 (1917-02-11)
en Pamplono
Morto 12-an de oktobro 1988 (1988-10-12) (71-jaraĝa)
en Madrido
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Infanoj Eduardo García Serrano vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistoscenaristofilmreĝisoro vd
Aktiva dum 1952– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rafael García Serrano (Pamplona, 11a de februaro 1917 - Madrido, 12a de oktobro 1988) estis hispana verkisto kaj ĵurnalisto de ideologio falangista. Li kunlaboris kun nombraj komunikiloj kaj estis aŭtoro de kelkaj romanoj — en kiuj la Hispana Enlanda Milito estas la ĉefa temo — kaj vojaĝkronikoj. Li ludis gravan rolon dum la Frankisma diktaturo, kaj li estis ĉefredaktoro de Arriba, oficiala organo de FET y de las JONS.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li aliĝis al Falange Española januare 1934 estante universitatano en Madrido. Li kunlaboris en ties gazetaro influita de Ernesto Giménez Caballero. Je la komenco de la Hispana Enlanda Milito li aliĝis al la insurekciuloj en Pamplona, estritaj de la generalo Emilio Mola. Li laboris kiel ĵurnalisto por diversaj falangistaj komunikiloj, kiel Arriba España,​ Jerarquía,​ Arriba — oficiala organo de Falange —, 7 Fechas kaj eĉ la agentejo Pyresa (ĉiuj apartenantaj al la gazetarĉeno de la partio).

Kiel fekunda verkisto, la plimulto de liaj libroj temas fundamente ĉirkaŭ la Enlanda Milito, en kiu li partoprenis en la Batalo de Ebro, kie li malsaniĝis je tuberkulozo kaj post restado en hospitalo, li publikigis Eugenio o proclamación de la primavera, kiun li dediĉis al José Antonio Primo de Rivera.​ Lia sekva verko, La fiel infantería, ricevis la Nacian Premion de Literaturo José Antonio Primo de Rivera, sed post publikigo ĝi estis retirita pro la cenzuro fare de la katolika eklezio. Tiuj libroj, kun Plaza del Castillo, formas teman trilogion La guerra. Sed tiu temo plue aperis, rekte aŭ nerekte, en sekvaj verkoj, kiel Los ojos perdidos, La paz dura quince días kaj Diccionario para un macuto.

García Serrano verkis ankaŭ scenarojn de almenaŭ ok filmoj, inter kiuj La fiel infantería, reĝisorita de Pedro Lazaga en 1960, sed nebazita sur la samnoma romano. La ceteraj scenaroj estis por Ronda española (1952), reĝisorita de Ladislao Vajda; La patrulla (1954), en kiu García Serrano memaperis; Los económicamente débiles, de Lazaga; La casa de la Troya (1959); Tú y yo somos tres (1964); El marino de los puños de oro (1968), Novios de la muerte (1975) kaj A la legión les gustan las mujeres... y a las mujeres les gusta la legión (1976), de Rafael Gil.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Eugenio o proclamación de la primavera (1938)
  • La fiel infantería (1943)
  • Cuando los dioses nacían en Extremadura (1947)
  • Plaza del Castillo (1951)
  • Los ojos perdidos (1958)
  • La paz dura quince días (1960)
  • La ventana daba al río (1963)
  • Frente Norte (1982)
  • V centenario (1986)

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • Los toros de iberia (1945)
  • Al otro lado del río (1954)
  • El domingo por la tarde (1962)
  • Retrato al minuto de un cabrón contemporáneo (1977)
  • El Obispo de Gambo tiene el honor de invitarle a la próxima guerra civil (1977)
  • Las vacas de Olite (y otros asuntos de toros) (1980)

Vojaĝlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Notas de un viaje de Roma a Buenos Aires (1949)
  • Bailando hasta la Cruz del Sur (1953)
  • Madrid, noche y día (1955)
  • Feria de restos (1959)
  • Los sanfermines (1963)

Eseoj kaj artikolaro[redakti | redakti fonton]

  • Historia de una esquina (1964)
  • Diccionario para un macuto (1964)
  • El pino volador (1964)
  • La paz ha terminado: los «dietarios personales» de 1974 y 1975 (1980)
  • La gran esperanza (Premio Espejo de España, 1983)
  • Concierto para máquina de escribir y cinco toques de corneta (1984)
  • Cantatas de mi mochila (1992)

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • Poemas desangelados (1982)


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rafael García Serrano en la hispana Vikipedio.