Naĥmanides

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ramban)
Naĥmanides
Persona informo
רבי משה בן נחמן
Naskiĝo 1194
en Ĝirono
Morto 30-an de novembro 1269 (1269-11-30)
en Akko
Religio judismo vd
Lingvoj hebreakataluna vd
Ŝtataneco Kronlando de AragonoHispanio vd
Profesio
Alia nomo רמב״ן • Rambán • Nahmanides vd
Okupo rabeno • poeto • filozofokuracisto • kabalisto • erudiciulo vd
Verkado
Verkoj Ramban's commentary on the Torah ❦
Torat ha-Adam ❦
Book of Commandments according to the Ramban ❦
Chidushei Ramban ❦
Iggeret ha-Ramban ❦
Q106920590 vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Letero de Ramban al sia filo montrita sur tabulo en la Ramban-sinagogo en Jerusalemo.

Moses ben Nahman (en hebrea מֹשֶׁה בֶּן־נָחְמָן Mōšeh ben-Nāḥmān, "Moseo filo de Nahman"; 1194–1270), komune konata kiel Naĥmanides[1] (greke Ναχμανίδης Naĥmanídēs), kaj ankaŭ referencata per la akronimo Ramban (en hebrea רמב״ן) kaj laŭ la tiutempa kromnomo[2] Bonastruc ça Porta (laŭvorte "Mazel Tov ĉe la Pordo", vidu astruc), estis grava mezepoka juda fakulo, sefarda rabeno, filozofo, kuracisto, kabalisto, kaj biblia komentisto. Li estis edukita, studis kaj loĝis dum plej el sia vivo en Girona, Katalunio. Li estas konsidata ankaŭ grava figuro en la re-establado de la juda komunumo en Jerusalemo post ties detruado fare de Krucmilitistoj en 1099.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Naĥmanides verkis glosojn pri la tuta Talmudo, faris kompendiojn de partoj de Juda juro, post la modelo de Isaac Alfasi.[3] Lia ĉefa verko pri la Talmudo estas referencata kiel Chiddushei haRamban. Li ofte havigas diferencan rigardon al vario de temoj kiuj estas traktitaj de la mezepokaj komentarioj de la "Tosefot".

Konataj halaĥaj verkoj de Naĥmanides estas la jenaj:[3]

  • Miŝpetei ha-Ĥerem, nome leĝoj pri ekskomuniko, reproduktitaj en Kol Bo
  • Hilĥot Bedikkah, pri ekzamenado de pulmoj de buĉitaj animaloj, cititaj de Ŝimŝon ben Tzemaĥ Duran en sia Ĝavin Ŝemu'ah
  • Torat ha-Adam, pri la leĝoj de bedaŭroj kaj funebroj, en dektri ĉapitroj, el kiuj la lasta, titolita Ŝa'ar ha-Gemul, temas pri eskatologio (Konstantinopolo, 1519, kaj ofte represita).

La verkoj de Naĥmanides por defendo de Simeon Kajara kaj Isaak Alfasi apartenas al la kategorio de liaj Talmudaj kaj halaĥaj verkoj. Tiuj verkoj estas la jenaj:[3]

  • Milhamot HaŜem, defendo de Alfasi kontraŭ la kritikoj de Zeraĥiah ha-Levi de Ĝirono (publikigita kun "Alfasi", Venecio, 1552; ofte represita; aparta eldono, Berlino, 1759)
  • Sefer ha-Zeĥut, defendo de Alfasi kontraŭ la kritikoj de Abraham ben David (RABaD; presita kun la verko de Abraham Meldola nome Ŝiv'ah 'Enaĝim Leghorn, 1745; sub la titolo Maĥaseh u-Magen, Venecio, 1808)
  • Hassagot (Konstantinopolo, 1510; ofte represita), defendo de Simeon Kajjara kontraŭ la kritikoj de la verko de Maimonides nome Sefer ha-Mitzwoth (Libro de Preskriboj).[3]

Liaj aliaj verkoj estas la jenaj:[3]

  • "Deraŝah", prediko fare en ĉeesto de la Reĝo de Kastilio
  • "Sefer ha-Ge'ulah", aŭ "Sefer Ketz ha-Ge'ulah", pri la tempo de la alveno de la Mesio (en la verko de Azariah dei Rossi nome "Me'or 'Enaĝim Imre Binah," ĉ. xliii., kaj ofte represita)
  • "Iggeret ha-Musar", etika letero adresita al sia filo (en "Sefer ha-Ĝir'ah," aŭ "Iggeret ha-Teŝuvah," de Jonah Gerondi)
  • "Iggeret ha-Ĉemdah", letero adresita al francaj rabenoj por defendo de Maimonides (kun la verko "Ta'alumot Ĉokmah" de Joseph Delmedigo)
  • "Vikkuaĥ", religia polemiko kun Pablo Christiani (en "Milĥamot Ĥovah")
  • "Peruŝ Ijjov", komentario pri Iob
  • "Bi'ur" aŭ "Peruŝ 'al ha-Torah", komentario pri la Torao

Kolekto de respondoj ofte atribuita al Nahmanides estis fakte verkita de lia studento Ŝlomo ibn Aderet.[4]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Caputo, Nina, Nahmanides in Medieval Catalonia: History, Community and Messianism. Notre Dame, IN: University of Notre Dame Press, 2008. Pp. 384.
  • Joseph E. David, Dwelling within the Law: Nahmanides' Legal Theology, Oxford Journal of Law and Religion (2013), pp. 1–21.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ankaŭ en la formo NahmanidesNaĥmanido pli esperantigite.
  2. Alberch i Fugueras, Ramon. (1994) The Jews in Girona. Diputació de Girona. "He was called Moises, named after the great desert leader: but the people of Girona, amongst whom he had good friends, knew him as Bonastruc de Porta."
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 "MOSES BEN NAḤMAN GERONDI - JewishEncyclopedia.com". www.jewishencyclopedia.com. Alirita la 26an de septembro 2019.
  4. Teshuvot haRashba Meyuchas LehaRamban; vidu la enkondukon de Beit Jozef al Tur por studo de tiu aŭtoreco