Ramsgato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramsgato
(Ramsgate ['ræmzgeit])
urbo
Reĝa Haveno
Oficiala nomo: Ramsgate
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Britio
Konstitucia lando Anglio
Regiono Sud-orienta Anglio
Distrikto Thanet
Provinco Kento
Situo Ramsgate
 - koordinatoj 51° 20′ 38″ N 01° 24′ 15″ O / 51.34389 °N, 1.40417 °O / 51.34389; 1.40417 (mapo)
Loĝantaro 39 639 (2001)
Unua mencio 1274
Urbestro Konsiliano David Green
Horzono GMT (UTC+0)
 - somera tempo BST (UTC+1)
Poŝtkodo CT11
Telefonkodo 01843
Situo de Ramsgato enkadre de Anglio
Situo de Ramsgato enkadre de Anglio
Situo de Ramsgato enkadre de Anglio
Vikimedia Komunejo: Ramsgate, Kent
Retpaĝo: www.ramsgatetc.kentparishes.gov.uk

Ramsgato[1] (angle Ramsgate ['ræmzgeɪt]) estas ĉemara urbo en la distrikto Thanet oriente de la graflando Kento, sud-orienta Anglujo. Ĝi estis unu el la grandaj havenaj urboj de la 19a jarcento kaj ĝi anas en la malnova konfederacio Cinque Ports. La ĉefa allogaĵo de Ramsgato estas ĝia marbordo, kaj la ĉefaj industrioj ĉi tie estas turismo kaj fiŝkaptado.

Historio

Ramsgato komence estis fiŝkaptista kaj bienista setlaĵo. Unue la urbon skribe mencias Kent Hundred Rolls kiel 'Remmesgate' (en la persona nomo 'Christina de Remmesgate') kaj 'Remisgat' (celante la urbon mem) jare 1274-5. La nomoj 'Ramisgate' kaj 'Raunsgate' aperas en la registroj de la paroĥejo de Sankta Laŭrenco ĉ la jaro 1290.

La legendaj batalantoj Hengist kaj Horsa alteriĝis ĉi tie en la 5a jarcento kaj antaŭsignis la paganan Anglosaksan epokon en Anglujo. Kristana misiisto Sankta Aŭgusteno alteriĝis ĉi tie en la jaro 597 kaj renovigis ligon inter Anglujo kaj la eklezio en Romo.

La Ramsgata haveno estas gravega ĥarakterizaĵo de la urbo. Ĝi estis ekkonstruita en la jaro 1749 kaj finita ĉirkaŭ 1850. Ĝi estas la sola haveno en Unuiĝinta Reĝlando kiu havas la titolon Royal Harbour (Reĝa Haveno). Pro sia proksimeco al la kontinenta Eŭropo ĝi estis enŝipiĝejo dum Napoleonaj Militoj en la 19a jc. kaj antaŭ la Dunkirka evakuiĝo en 1940.

En la jaro 1901 oni funkciigis en la insulo Thanet unu el malmultaj interurbaj tramoj en Britio, kiu kunligis la urbojn Ramsgate, Margate kaj Broadstairs per trako longa 11 mejlojn.

Geografio

Ramsgato situas 78 mejlojn orient-sud-oriente de Londono kaj ĝi estas unu el plej orientaj punktoj de Unuiĝinta Reĝlando. Ĝi iam havis sian propran meridianon kaj mezan tempon kiu estis je 5 min 41 s antaŭ la Grenviĉa Meza Tempo.

La urbo nun estas kunfandiĝo de du setlaĵoj — laŭmarborda iama fiŝista setlaĵo situanta en valo inter du kretaj klifoj, kaj la alia, bienista setlaĵo, kiu hodiaŭ estas Paroĥejo de Sankta Laŭrenco. La klifoj, ankaŭ konataj kiel Orienta Klifo kaj Okcidenta Klifo, estas nun plejparte loĝareoj kaj donas okazon al ĝuindaj promenoj.

Klimato

Ramsgato havas oceanan klimaton (klaso Cfb laŭ Klimata klasifiko de Köppen). Per 1700 horoj da sunbrilo jare, 550 mm da precipitaĵo jare kaj averaĝe 102,9 pluvaj tagoj (t.e. tagoj kun precipitaĵo pli ol 1mm) jare ĝi apartenas al plej sunaj kaj malplej pluvaj lokoj en Britio.

Kulturo

Turismo

Pleja allogaĵo estas la loka plaĝo, kiu ekde la jaro 2012 tenas Bluan flagon.

Sur la Ramsgata marborda promenejo abundas kafejoj, drinkejoj kaj restoracioj.

Arto

En Ramsgato troviĝas Galerio IOTA (Isle Of Thanet Arts) kaj marista muzeo.

Vidindaĵoj

Troviĝas ĉi tie rekonstruita vikinga longŝipo nome Hugin.

Transporto

Mare

Estas pramŝipaj konektoj al Ostendo.

Aŭtovoje

La aŭtovojo A256 konektas la urbon kun Dovero kaj sekve al la Markola tunelo.

Aŭtobusajn konektojn provizas firmao Stagecoach East Kent.

Fervoje

La Ramsgata fervojstacio estas konektita kun la stacioj London St. Pancras kaj Ashford International.

Aviadile

La plej proksimaj flughavenoj estas Kent International Airport ankaŭ konata kiel Manston Airport (IATA-kodo: MSE). Kompreneble eblas ankaŭ flugi al Londono kaj el tie daŭrigi per surfaca transporto.

Ĝemelurboj

Ĝemelaj urboj:

Rilatoj al Esperanto

De la 10-a ĝis 12-a de majo 2013, la Brita Esperanto-Kongreso okazis en la urbo.[2]

Fontoj

  1. http://www.kono.be/vivo/?montru=1008
  2. informoj pri la Brita Esperanto-Kongreso de 2013 en Esperanto (la retejo ankaŭ haveblas angle)