Raphaël Elizé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Raphaël Elizé
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1891 (1891-02-04)
en Le Lamentin
Morto 9-an de februaro 1945 (1945-02-09) (54-jara)
en Buchenwald
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater National Veterinary School of Lyon
Okupo
Okupo politikistobestokuracisto • membro de Franca rezistado
Information icon.svg
vdr

Raphaël Élizé' [Rafael' Elize] (esperante: Rafaelo Elizeo) estas franca politikisto, naskiĝinta en Lamentin, Martiniko, la 4an de februaro 1891, mortinta en Buĥenvaldo la 9an de februaro 1945.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lernado kaj soldato dum la Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Raphaël Élizé alvenis al Francio kiam li estis 11-jara, tuj post la katastrofo de la monto Pelée, ĉar liaj gepatroj eskapis el Saint-Pierre ĝuste antaŭ la eksplodo. Li vizitadis parizajn liceojn, kaj studentiĝis en 1910 en la Nacia Veterinara Supera Lernejo en Liono. Li ricevis sian diplomon unu monaton antaŭ la eko de la Unua Mondmilito. Li servis en la kolonia infanterio unue kiel soldato, poste kiel veterinaro. Pro sia kuraĝo, li ricevis la Militan Krucon

Politika irvojo[redakti | redakti fonton]

Li ekpolitikis en 1924, kiam li aliĝis en la Laboristan Internacion (SFIO) en Sablé-sur-Sarthe, urbo de la departemento Sarthe. Malsukcesa kandidato ĉe la urbaj balotoj en 1925, li finfine iĝos la unua negra urbestro en metropola Francio : fakte, en 1929, Sablé-sur-Sarthe elektis la unuan antilan urbestron de metropola komunumo.

La elekto de tiu negra veterinaro ne estis bagatela sukceso en tiu jaro 1929, kiam leviĝis la netoleremo. Sukceso des pli rimarkinda, ke Rafael Elize estis socialisto. Tiel li realigos por sia urbo Sablé-sur-Sarthe gravajn projektojn (komunuman kantinon, futbalterenon kaj eĉ la unuan aŭtentigitan naĝejon en la okcidenta Francio).

Elizé kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tekxto de la deziresprimo

Elizé montris, ke li favoras la internacian lingvon, faciligante la kreadon de esperantista grupo, de kursoj, de regiona jarkongreso kaj voĉdonante deziresprimon pri enkonduko de Esperanto en la lernejojn [1].

Dum la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

En 1939, li estis mobilizata kiel veterinaro en Hirson (departemento Aisne). Malmobilizita en 1940, li rehejmeniris en Sablé kaj insiste petis de la prefekto la restituon de lia urbestreco. Al kio la "Feldkommandantur" obĵetis : " Nekompreneblas por la germana sento, nek por la germana juremo, ke oni povus investi neblankulon je la urbestra ofico»

Eksigita, Elizeo reprofesiis kaj partoprenis en la Franca rezistado, interalie transdirante la informojn, kiujn li povis akiri kiel veterinaro… de la Kommandantur. Denuncita kaj arestita en septembro 1943, li restadis kelkajn monatojn en la malliberejo de Anĝevo, poste en militkoncentrejo apud Compiègne, kaj oni deportis lin en Buĥenvaldo la 19an de januaro 1944. Grave vundita dum la bombado fare de aliancanoj de la germana armfabriko Gustloff-Weimar la 9an de februaro 1945, li mortis en Buĥenvaldo tiun ĉi vesperon.

Du monatojn antaŭe li preĝpetis : « Bona Dio, ili mortigu nin ĉiujn kaj la tero estu liberigata de tiuj sovaĝuloj ! ».

Heredo[redakti | redakti fonton]

Urbodomo de Sablé, placo R. Élizé

Memore al la netipa irvojo de Raphaël Elizé, la urbodoma placo de Sablé portas lian nomon ekde la fino de la milito.

En 2011, la urbo Le Mans inaŭguris placon Raphaël Elizé.

En 2013, fare de Philippe Baron, aperis la dokumenta filmo "Le métis de la République" (La mestizo de la Respubliko) pri la vivo de Raphaël Elizé.

En 2013, la franca poŝto eldonis poŝtmarkon honore al Elizé.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Urba Konsiliĝo de la 4a de januaro 1938