Raphael Eglin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Raphael Eglin
Prophetia Halieutica nova et admiranda, verko publikigita en 1598
Prophetia Halieutica nova et admiranda, verko publikigita en 1598
Personaj informoj
Naskiĝo 28-an de decembro 1559 (1559-12-28)
en Russikon
Morto 20-an de aŭgusto 1622 (1622-08-20) (62-jara)
en Marburg
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de Ĝenevo
Profesio teologo, universitata profesoro
Lingvoj latina lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Rafaelo Eglino (1559-1622) (pseŭdonimo: Nicolaus Niger Hapelius, Raphaelus Iconius Eglinus, Philippo a Gabella) estis germana teologo kaj alkemiisto, sekvanto de Paracelsus (1493-1541), Giordano Bruno (1548-1600), Elizeo Roslino (1545-1616), Johann Jakob Grynaeus (1540-1617), Tobias Hess (1558-1614) kaj Teodoro Beza (1519-1605).

Rafaelo Elgino estas la kojnanto de la vorto "φλογιστός", kiu signifas "flogistono" aŭ "brulemaĵo", en la fino de la 16-a jarcento, por klarigi la ŝanĝojn okazantajn dum brulado, pli malfrue ellaboritaj de Georg Ernst Stahl (1659-1734). Liaj studentoj estis Osvaldo Krolo (1563-1609), Johann Thölde (1565-1614), Benedictus Figulus (1567-1619) kaj Mikaelo Sendivojo (1566-1636).

Biografio[redakti | redakti fonton]

La Kemia Teatro estis unue publikigita en 1602, far Lazarus Zetzner.

Rafaelo Eglino estis filo de predikisto en Zuriko, unue studis en la urboj Kojro kaj Kiaveno, kaj pli malfrue li studis en la Universitato de Ĝenevo kie Teodoro Beza estis lia profesoro kaj en Bazelo li studis kun Johann Jakob Grynaeus. Li aktivis kiel profesoro en Sondrio ĝis esti espelita de la kontraŭ-reformistoj, en 1586. En Winterthur li iĝis profesoro kaj ekde 1588 li estis "alunato"[1] en Zuriko. Pli malfrue li fariĝis profesoro pri teologio, diakono kaj ĉefdiakono en la Granda Monaĥejo en Zuriko.

Li estis partiano de la rozkrucismo kaj alkemio, komencante de esploro kiun faris pri la apokalipso. Pro liaj alkemiaj eksperimentoj li estis persekutata kaj devis fuĝi el Zuriko, en 1601. En Kaselo li ricevis apogon de la landgrafo Maŭrico de Hesio (1572-1632), kiu ŝatis alkemion. Tie li fariĝis profesoro, kaj en 1606, li estis profesoro pri teologio en la Universitato de Marburgo. La landgrafo aĉetis al li alkemian laboratorion kaj tenis korespondadon kun li. En 1607, li ricevis sian diplomon pri teologidoktoreco kaj en 1614 li estis nomumita kortega ĉapelano en Marburgo. Alia patrono de Rafaelo Eglino estis la nobelo Bruno Carolus von Uffel, al kiu li dediĉis la verkon "Confessio Fraternitatis" sub la pseŭdonio Philippo à Gabella.

Krom siaj teologiaj verkoj, Rafaelo Eglino publikigis, en 1609, libron de sia profesoro Giordano Bruno (1548-1600), sub la titolo "Summa terminorum metaphysicorum"[2]. Ĉiuj liaj verkoj pri alkemio estis publikigitaj sub la pseŭdonimo Nicolaus Niger Hapelius, kaj multaj el ili estis presitan en la "Theatrum Chemicum".

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alunato aŭ "alumnat" aŭ "alumnus" estis lernanto en seminario kiu prepariĝas por esti ministro.
  2. Biographie universelle ancienne et moderne ou histoire par ordre ..., Michaud