Rapida lernado de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Laŭ multaj asertoj de Esperanto-lernintoj kaj de diversaj lernejaj studoj Esperanto estas pli rapide lernebla ol aliaj lingvoj. Tio ŝuldiĝas al pluraj ecoj de Esperanto:

  1. Ĝiaj vortradikoj ofte estas internaciaj aŭ troviĝas en multaj lingvoj (ekz. telefono aŭ tablo, angle table, france table).
  2. Ekzistas proks. kvardeko da prefiksoj kaj sufiksoj, per kiuj eblas krei multajn vortojn el nur unu baza radiko (ekz. sana, malsana, malsanulo, malsanulejo, saniga...).
  3. La gramatiko (ĉefe la morfologio) havas nur malmultajn regulojn, kiuj estas sen esceptoj (ekz. mi, vi, li, ŝi (...) est-as; mi (...) est-is, est-os ktp.).

Lernejaj eksperimentoj pri (relative) rapida lernado[redakti | redakti fonton]

Wellesley College, Department of Psychology (Massachusetts, USA)[1][redakti | redakti fonton]

Jaro 1924
Celoj

Esploro pri la demando, ĉu la konstruitaj lingvoj povas esti lernataj pli facile kaj rapide ol etnaj lingvoj. Komparo inter Esperanto kaj la dana.

Konkludoj

Esperanto studentoj atingis pli bonajn rezultojn kompare kun tiuj lernintaj la danan, parte pro la interna strukturo de Esperanto kaj ankaŭ pro la intereso kaj entuziasmo kreita per Esperanto en la animoj de la studentoj.

Columbia University, New York (USA)[2][redakti | redakti fonton]

Jaroj: 1925–1931
Celoj: Esploro de la demando, ĉu kaj kiugrade planita lingvo povas esti pli facile lernata ol etna lingvo.

Rimarko: La eksperimento estis organizita laŭ peto de IALA (International Auxiliary Language Association) fare de Dr. Edward Thorndike, direktoro de la psikologia sekcio de la instituto por pedagogia esploro de la "Columbia University".

Konkludoj:
  • Eblas por la mezuma studento kompreni skribitan kaj parolatan Esperanton ene de 20 horoj pli bone ol li povas kompreni la francan, germanan, italanhispanan post 100 horoj
  • 5 horoj de studado por lerni la germanan donas praktike neniun rezulton; 5 horoj de Esperanto-lernado sufiĉas por doni ĝeneralan ideon de la gramatiko de la tuta lingvo;
  • ĝenerale, ene de tempolimo inter 10 kaj 100 horoj de studado la rezultoj akiritaj en la studado de konstruita lingvo estas praktike inter 5 kaj 15-foje pli bonaj ol tiuj atingitaj post la studado de etna lingvo, depende de la malfacileco de tiu lasta (Eaton, p. 6-7);
  • por studentoj denaske parolantaj la anglan la rezultoj de la studado de la latina, germana aŭ franca estas pli bonaj, kiam tia studo estas antaŭita per tiu de planita lingvo, kiel prepara enkonduko (Eaton, p. 27-30).

Eötvös Lorand University, Budapest (H)[redakti | redakti fonton]

Jaroj: 1962–63
Celoj: Kompari en tri mezlernejaj klasoj la rezultojn akiritajn per studado de Esperanto kun tiuj akiritaj per la studado de la rusa, angla kaj germana.
Konkludoj:

Por la hungaraj infanoj la koeficientoj de la rezulto, kompare kun antaŭdifinitaj edukaj celoj, evidentiĝas esti la sekvaj: 30% por la rusa, 40% por la germana, 60% por la angla kaj 130% por Esperanto. "Tiaj indikoj perfekte konfirmas la komencan observojn faritajn de prof. Barczi: En lernejaj lingvo-instruaj cirkonstancoj Esperanto estas la sola fremda lingvo, por kiu eblas atingi la edukajn celojn." [3]

Raportoj:
  • István SZERDAHELYI (universitata lekciisto), La didaktika loko de la internacia lingvo en la sistemo de lernejaj studobjektoj;
  • Günter LOBIN, Die Internacia Lingvo als Bildungskybernetisches Sprachmodell, p. 59.

Studoj inkluzivantaj la pli rapidan lernadon de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kelkaj studoj havas aldone al la esploro de la pli rapida lernado de Esperanto ankaŭ la celon esplori eblan propedeŭtikan efikon de Esperanto. En la angla vikipedio pri la propedeŭtiko de Esperanto ekzemple:

Unu el la konkludoj: "A child can learn as much Esperanto in about 6 months as he would French in 3–4 years." (Infano lernas tiom multe Esperanton en proks. 6 monatoj kiom li lernus la francan en 3 - 4 jaroj.)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Report: Christian Rudmick, The Wellesley College Danish-Esperanto experiment.
  2. Report: Edward Thorndike, Language Learning. Bureau of Publications of Teachers College, 1933. [1]. Helen S. Eaton, "The Educational Value of an Artificial Language." The Modern Language Journal, #12, pp. 87–94 (1927). Archived copy. Arkivita el la originalo je 2009-07-03. Alirita 2009-02-25.
  3. Szerdahelyi, 1970, citita en Lobin, p. 39