Reĝa Melburna Instituto de Teknologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Melburna Instituto de Teknologio
publika universitatoaro • kolekto • produkta kompanio
moto Perita manus, mens exculta
Lerta mano, kultivita menso
Informoj
fondodato 1887
fondinto(j) Francis Ormond vd
speco publika esploruniversitato
Situo
Geografia situo 37° 48′ 28″ S, 144° 57′ 48″ O (mapo)-37.807777777778144.96333333333Koordinatoj: 37° 48′ 28″ S, 144° 57′ 48″ O (mapo)
lando Aŭstralio
urbo Melburno
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
• Australian Technology Network
• Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd
filioj
• College of Science, Engineering and Health, Royal Melbourne Institute of Technology
• RMIT Gallery
• RMIT Training
• ARC Centre of Excellence for Automated Decision-Making and Society vd
Reĝa Melburna Instituto de Teknologio (Viktorio)
Reĝa Melburna Instituto de Teknologio (Viktorio)
DEC
Reĝa Melburna Instituto de Teknologio
Reĝa Melburna Instituto de Teknologio
Map
Reĝa Melburna Instituto de Teknologio
vdr
Blazono

La Reĝa Melburna Instituto de Teknologio (angle Royal Melbourne Institute of Technology, akronime RMIT) estas publika esploruniversitato en Melburno, Viktorio, Aŭstralio [1].

Ĝi estas taksita kiel kvin-stela universitato fare de Quacquarelli Symonds (QS) kaj estas rangita 140-a en la mondo en la QS World University Rankings 2023 [2].

RMIT estas sub la reĝa patroneco de Reĝino Elizabeto la 2-a kaj estas la ununura altlernejo en Aŭstralio rajtigita uzi la prefikson "Reĝa". Fondita en 1887 fare de Francis Ormond, RMIT komenciĝis kiel vesperlernejo ofertanta kursojn en scienco, teknologio kaj la artoj en respondo al la Industria revolucio en Aŭstralio. Ĝi estis privata kolegio dum pli ol cent jaroj antaŭ kunfandiĝi kun la Phillip Institute of Technology en 1992 kaj iĝi publika universitato [3]. Kun proksimume 95,000 studentoj en supera eduko kaj metia trejnado [4] ĝi estas la plej granda duobla eduka institucio en Aŭstralio. Kun ĉiujara spezo de proksimume 1,5 miliardoj da aŭstraliaj dolaroj  ĝi ankaŭ estas unu el la plej riĉaj universitatoj en Aŭstralio.

La ĉefa kampuso de RMIT situas sur la norda rando de la historia Hoddle Grid en centra Melburno. Ĝi havas du satelitkampusojn en la nordaj antaŭurboj de Brunswick kaj Bundoora, same kiel trejnadbazon en la RAAF Williams-bazo en la okcidenta antaŭurbo de Point Cook. Ĝi ankaŭ havas trejnejon en la viktoria urbo de Bendigo kaj esplorejon en Hamilton proksime de la Nacia Parko Grampians.

En Azio, RMIT havas grandan kampuson en Ho-Ĉi-Min-urbo (ekde 2001) kaj filion en Hanojo (ekde 2004), same kiel trejncentron en Danango en Vjetnamio, same kiel instruaj partnerecoj en Ĉinio, Honkongo, Indonezio, Singapuro kaj Srilanko. En Eŭropo, ĝi konservas esplorcentron kaj kunlaboran centron en Barcelono.

Reĝa Melburna Universitato de Teknologio estas unu el la plej grandaj dungantoj de Aŭstralio. Listo de malfermitaj vakantaĵoj videblas en la oficiala retejo aŭ en la laborserĉa retejo  .

Organizo[redakti | redakti fonton]

Kolegioj[redakti | redakti fonton]

La universitato konsistas el tri altlernejoj (fakultoj), kiuj disponigas altedukon kaj TAFE, same kiel kvar esplorinstitutojn.

Kolegio pri Komerco:

  • Lernejo de Kontado
  • Lernejo de Komerca IT kaj Loĝistiko
  • Lernejo de Komerco TAFE
  • Lernejo de Ekonomiko, Financo kaj Merkatado
  • Lernejo de Administrado
  • Diplomiĝinta Lernejo de Komerco kaj Juro

Kolegio de Scienco, Inĝenieristiko kaj Sano:

  • Lernejo de Aerospaco, Mekanika kaj Produktado-Inĝenierado
  • Lernejo de Aplikataj Sciencoj
  • Lernejo de Civila, Media kaj Kemia Inĝenierado
  • Lernejo de Komputado kaj Informa Teknologio
  • Lernejo de Elektra kaj Komputila Inĝenierado
  • Lernejo de Inĝenierio TAFE
  • Lernejo de Sansciencoj
  • Lernejo de Vivo kaj Fizikaj Sciencoj
  • Lernejo de Matematikaj kaj Geospacaj Sciencoj
  • Lernejo de Medicinaj Sciencoj

Kolegio de Dezajno kaj Socia Dezajno:

  • Lernejo de Arkitekturo kaj Dezajno
  • Lernejo de Arto
  • Lernejo de Dezajno TAFE
  • Lernejo de Edukado
  • Lernejo de Modo kaj Tekstiloj
  • Lernejo de Tutmondaj, Urbaj kaj Sociaj Studoj
  • Lernejo de Amaskomunikilaro kaj Komunikado
  • Lernejo de Proprieto, Konstruo kaj Projekt-Administrado

Esplorinstitutoj[redakti | redakti fonton]

  • Dezajna Esplorinstituto
  • Tutmonda Urbo-Esplorinstituto
  • Health Innovations Research Institute
  • Platforma Teknologioj Esplorinstituto

Kampusoj[redakti | redakti fonton]

  • La urbokampuso (Melbourne City-kampuso) situas en la centro de Melburno kaj inkludas proksimume sep dekduojn da konstruaĵoj, inkluzive de la unua RMIT-konstruaĵo konstruita en 1887.
  • Bundoora kampuso estis fondita en 1995, situanta 18 kilometrojn de la urbokampuso.
  • Brunswick-kampuso iĝis parto de RMIT en 1999.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Parliament of Victoria 2010, section 4(b)
  2. QS World University Rankings by Subject 2021 - Art and Design. Quacquarelli Symonds. Arkivita el la originalo je 22 April 2021. Alirita 16 March 2021.
  3. Parliament of Victoria (1992), Royal Melbourne Institute of Technology Act 1992 Arkivigite je 2013-06-28 per la retarkivo Wayback Machine (repealed), section 1, Australasian Legal Information Institute (online), retrieved 22 September 2012
  4. RMIT University Annual Report 2019. RMIT University Communications. Arkivita el la originalo je 9 December 2020. Alirita 16 March 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]