Saltu al enhavo

Rebecca Cheptegei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rebecca Cheptegei
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1991 (1991-02-22)
Morto 5-an de septembro 2024 (2024-09-05) (33-jaraĝa)
en Eldoret
Mortokialo Sindromo de plurorgana misfunkcio Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Uganda angla lingvo
Ŝtataneco Ugando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo longdistanca kuristo
maratonisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Rebecca ĈEPTEGEJ (naskita la 22-an de februaro 1991 en Cheminy en Bukwo Distrikto, Ugando - mortis la 5-an de septembro 2024 en Eldoret, Kenjo) estis uganda atleto kiu specialiĝis pri transterena, longdistanca kaj maratona kurado, kaj kiu estis la nacia rekorda posedanto en la lasta disciplino kaj eksa monda ĉampiono en montokurado.

En 2024, ŝi kvalifikis kaj konkurencis por Ugando en la maratono de la virinoj ĉe la Somera Olimpiko en Parizo, kaj atingis la 44an lokon [1][2].

Ŝi festis sian plej grandan sukceson en 2022 kun la mondĉampiona titolo ĉe la Monta Kurada Monda Ĉampionado en Chiang Mai, Tajlando. En 2024 ŝi estis viktimo de virinmortigo : ŝia ekskoramiko ŝprucis ŝin per benzino kaj ekbruligis ŝin, kaj ŝi mortis kelkajn tagojn poste [3][4].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Novedzina brulado
  • Morto de brulado
  • Agnes Tirop, Kenja kuristino, murdita fare de ŝia edzo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]