Red Mitchell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Red Mitchell (Keith Moore Mitchell, * 20-an de septembro 1927 en Novjorko; † 8-an de novembro 1992 en Salem) estis usona basinstrumentisto de moderna ĵazo. Laŭ Gudrun Endress li estis „solida ritmo-basisto, impona soloisto, kiu povas frazigi kiel blovinstrumentistoj, havas certan senton pri intensigo kaj sona varieco, disponas pri plena volumena sono kaj svingas kiel la diablo.“[1]

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Mitchell havis ekde sia kvina vivojaro pioanludo-instruon kaj lernis dum sia inĝeniera studo ankaŭ aldosaksofonon kaj klarneton. Dum la armeservo en Germanujo li transiris al kontrabaso.[2] Post liberiĝo el la armeo li studis mallongan tempon ĉe la Konservatorio Juilliard kaj pli malfrue private ĉe Herman Reinshagen. Ekde 1947 ĝis 1948 li prezentis kun Jackie Paris, sekvan jaron kun Mundell Lowe, kun la bandego de Chubby Jackson kaj kun Charlie Ventura kaj poste li koncertvojaĝis ĝis 1951 kun la orkestro de Woody Herman. Post tio ĝis 1954 li estis membro en la triopo de Red Norvo kaj ludis en la senpiana kvaropo de Gerry Mulligan ekde 1954 ĝis 1957. Ĉi tiu ensemblo ricevis en 1954 dum la tria ĵazfestivalo je Parizo frenezan aplaŭdon, aŭdeblan sur la albumo de Vogue Pleyel Concert. Post sia eksiĝo je Mulligan li transloĝiĝis al Los-Anĝeleso, kie li vivis ĝis 1968. Tie li muzikis inter alie kun Hampton Hawes, surdiskigis kun Corky Hale kaj Ornette Coleman kaj estis membro de la studioorkestro de MGM Records. En 1961 kaj 1962 li direktis bandon kun Harold Land. La taksado de Leonard Feather li jam tiutempe estis sonregistrita pli ol mil fojojn.

En 1968 li iris al Stokholmo, kie li koncertis kun multaj eŭropaj ĵazmuzikistoj kiel Putte Wickman, Svend Asmussen aŭ Toots Thielemans, sed ankaŭ prezentis kiel akompananto de usonaj ĵazmuzikistoj kiel Dizzy Gillespie, Gene Ammons kaj Phil Woods. Al lia propra bando apartenis inter alie Bobo Stenson kaj Rune Carlson; kun sia ensemblo Communications li vojaĝis ankaŭ en Usono. Li surdikigis duopaĵojn, elstarigitajn de la recenzo, kun Lee Konitz, Guido Manusardi, Jim Hall, Tommy Flanagan kaj Warne Marsh, antaŭ ol li prezentis plurajn furorigajn soloalbumojn. Siajn kapablojn kiel komponisto li pruvis en 1973 sur la disko Blues For A Crushed Soul kun Alice Babs kaj Karin Krog. Ekde 1986 ĝis 1991 li prezentiĝis kun Clark Terry je multaj festivaloj.

Red Mitchell jam frue eksperimentis per aliaj agordoj de la kontrabaso. Pli malfrue li agordis sian instrumenton laŭ kvintoj, per kio li atingis klare pli grandan tonamplekson malalten kiel alten. Ĉi tiu sono estas aparte bone aŭdebla sur la duopaĵo-registraĵoj kun Clark Terry (filmetoj el la elesendo ZDF-Jazzclub estas troveblaj je YouTube). La jaron antaŭ sia morto, 1991, li estis ankoraŭ kune kun Herb Ellis stelulo sur la krozoŝipo The Azur je la 5-a Internacia Ĵazfestivalo sur-Mare. (filmetoj de ĉi tiu renkonto ankaŭ estas troveblaj je YouTube). En la jaro antaŭ sia morto li reiris en Usonon; li mortis pro la sekvoj de korinfarkto.

Premioj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

En 1991 lia soloalbumo A Declaration of Independence fariĝis en Svedujo Muzikalbumo de l' Jaro. En la ama jaro Mitchell kiel unua ĵazmuzikisto la reĝa-sveda honormedalon Illis Quorum.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Red Mitchell [Bethlehem] kun Conte Candoli, Hampton Hawes, Joe Maini, Chuck Thompson, 1955
  • Presenting Red Mitchell kun James Clay, Billy Higgins, Lorraine Walsh Geller, 1957
  • Hear Ye! kun Carmell Jones, Harold Land, Leon Petties, Frank Strazzeri, 1961
  • Fancy Dance kun Joe Sample, J. C. Moses, 1969
  • Chocolate Cadillac kun Horace Parlan, Nisse Sandstrom, Rune Carlsson, Idrees Sulieman, 1976
  • Jim Hall and Red Mitchell, 1978
  • Simple Isn't Easy, soloalbumo, 1983
  • Home Suite, soloalbumo, 1985
  • The Red Barron Duo kun Kenny Barron, 1986
  • Mitchell's Talking kun Ben Riley, Kenny Barron, 1989
  • Hear Ye! kun Harold Land, Carmell Jones, Frank Strazzeri, Leon Pettis, 1989
  • Evolution kun Lars Jansson, Joakim Milder, 1995
  • Live in Stockholm kun Roger Kellaway, Joakim Milder, 1995
  • Red Mitchell-Warne Marsh Big Two, Vol. 2, 1998
  • Live at Port Townsend kun George Cables, (1992), 2005

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. cit. l. Martin Kunzler Jazz-Lexikon
  2. Sian unuan instrumenton li akiris sur la nigra merkato kontraŭ dek du stangopakaĵoj da cigaredoj