Idrees Sulieman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Idrees Sulieman
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1923 (1923-08-27)
en Sankt-Peterburgo
Morto 23-an de julio 2002 (2002-07-23) (78-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortokialo urinvezika kancero
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto
vdr

Idrees Dawud ibn SULIEMAN, fakte Leonard Graham (* 7-an de aŭgusto[1] 1923 en Saint Petersburg, Florido; † 23-an de julio[2] 2002 en Saint Petersburg, Florido) estis usona ĵaz-trumpetisto kaj flugilkornisto. Sian postfamon la bibop-praulo Idrees Sulieman dankas al la kunlaboro pri la unua registradkunsido de Thelonious Monk ĉe Blue Note Records en 1947.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Sulieman studis ĉe la konservatorio je Bostono kaj laboris komence en lokaj orkestroj, poste en la bandoj de Mercer Ellington, Cab Calloway, Earl Hines (1943/44), Count Basie, Lionel Hampton, Erskine Hawkins, Dizzy Gillespie kaj Illinois Jacquet. En 1956 li estis membro en la usona ĵazgrupo de Friedrich Gulda; en 1958/59 li ludis kun Randy Weston. Ekde tiam li laboris ekster Usono, in Kazablanko, Parizo, ekde 1961 en Svedujo (kie li koncertvojaĝis kun Oscar Dennard) kaj ekde 1964 finfine en Kopenhago. Tiutempe li surdiskigis kun Gene Ammons, Teddy Charles, Coleman Hawkins, Ella Fitzgerald, André Hodeir, Thelonious Monk, Mal Waldron, Louis Jordan, Red Mitchell kaj la bandego de Clarke-Boland. En ĉi-lasta li muzikis ekde meze de la1960-aj jaroj ĝis 1973. Krome li ofte ludis en bandegoj de radiostacioj.

Diskoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Kiel bandestro

  • Coolin’ (New Jazz, 1957)
  • Now Is the Time (SteepleChase, 1976) kun Cedar Walton, Sam Jones, Billy Higgins
  • Bird’s Gras (SteepleChase, 1976) kun Horace Parlan, Niels-Henning Ørsted Pedersen, Kenny Clarke
  • Groovin’ (SteepleChase, 1985) kun Horace Parlan

Kiel gastmuzikisto

  • Thelonious Monk: Genius of Modern Music, Vol. 1 (Blue Note, 1947-48)
  • Lester Young: Masters of Jazz (Storyville, 1951-56)
  • Clifford Brown: Memorial (Blue Note, 1953)
  • Max Roach: The Max Roach Quartet, Featuring Hank Mobley (Debut, 1953)
  • Mal Waldron: Mal - 1 (Prestige, 1956)
  • Tommy Flanagan: The Cats (New Jazz, 1957) kun John Coltrane kaj Kenny Burrell
  • Coleman Hawkins: The Hawk Flies High (Riverside, 1957)
  • Bobby Jaspar Bobby Jaspar (Riverside, 1957)
  • Eric Dolphy: Stockholm Sessions (Enja, 1961)
  • Horace Parlan: Arrival (SteepleChase, 1973)
  • Dexter Gordon: More Than You Know (SteepleChase, 1975)
  • Thad Jones: Live at the Montmarte: A Good Time Was Had by All (Storyville, 1978)
  • Miles Davis: Aura (Columbia Records, 1985)
  • Randy Weston: The Spirits of Our Ancestors (Verve, 1991)
  • Joe Henderson: Big Band (Verve, 1992-96)

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. komp. All Music Guide to Jazz 2002 aŭ The Rough Guide to Jazz 2004; laŭ aliaj fontoj la 27-an de aŭgusto, ekz. Yanow: Bebop 2000 aŭ nekrologoj: www.jazzhouse.org kaj www.independent.co.uk Arkivigite je 2010-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
  2. komp. All Music Guide to Jazz 2002; laŭ www.jazzhouse.org kaj www.independent.co.uk Arkivigite je 2010-03-09 per la retarkivo Wayback Machine la 25-an de julio; The Rough Guide to Jazz 2004 indikas la 31-an de julio