Redemptor Hominis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
DOKUMENTOJ LA KATOLIKA EKLEZIO
Redemptor Hominis
Blazono de Johano Paŭlo la 2-a.
aŭtoro = Johano Paŭlo la 2-a
dato = 4-a de marto 1979
tipo = encikliko
temoj = Jesuo por la homo

Redemptor Hominis (Elaĉetinto de la homo), estas la unua encikliko verkita de papo Johano Paŭlo la 2-a, publikigita la 4-an de marto de 1979. apenaŭ kvin monatojn post la komenciĝo de lia papeco.

En ĝi, kiu konstituas preskaŭ manifeston de lia papeco, li indikas kiel prioritata la analizon pri la problemoj la nuntempa homo. La solvoj de ĝi proponitaj volas starti el profunda kompreno pri la homa persono ĉe la lumo de la kristana Revelacio

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La indekso de la Redemptor Hominis (RH) estas tiel aranĝita:

  • I – Enkonduko (n. 1-6)
  • II – La mistero de la elaĉeto (n. 7-12)
  • III – La homo elaĉetita kaj lia situacio en la nuntempa mondo (n. 13-17)
  • IV - La Misio de la Eklezio kaj la sorto de la homo (n. 18-22).

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

La encikliko ekzamenas la plej gravajn problemojn pri kiuj diskutadis la tiama mondo. Johano Paŭlo la 2-a komencis sian apostolecon dum fazo de la interna krizo de la Katolika Eklezio. Li al tiu aludas en la enkonduko, deklarante tamen ke tiu krizo ne skrapas la kristanan doktrinon ĉar la sintomoj de renovigo estas tre pli ĉeestaj kaj energiaj en la Eklezio (RH 5).

La Redemptor Hominis asertas la solvo de la homaj problemoj povas esti trovata per kompreno pli profunda pri la persono, jen de la homa persono jen de la persono de Jesuo. Por tion atingi, la encikliko tenace realkroĉiĝas al la filozofia fluo de personismo, aliro ŝatata kaj diversdokumente utiligata de tiu papo.

La encickliko, krome, intencas konsciigi la Eklezion pri la baldaŭa alveno de la tria jarmilo, kiu estas difinita de la papo kiel la nova Advento de la Eklezio (RH 1).

La homaro en la mistero de la Kriosta Elaĉeto[redakti | redakti fonton]

Johano Paŭlo la 2-a indikas la fundamentajn de la Enkarniĝo kaj de la Elaĉeto kiaj superaj provoj de la amo de Dio por la homaro.

“(citaĵo)|La homo ne povas vivi se amo. Li restas por si mem nekomprenebla estulo , lia vivo senas je senco se al li ne estas rivelita la amo, se li ne renkontiĝas kun la amo, se li ĝin ne spertas kaj ĝin faras propra, se en ĝi li vive ne restadas. Kaj do ĝuste Kristo elaĉetanta plene rivelas la homon al la homo. (Rh 10)”

Reponde al tiu amo ĉiu homo kiu volus vere koni sin mem, ne gravas kion febla li estas, devas alproksimiĝi al Kristo.

Kritikoj al la ateistaj reĝimoj[redakti | redakti fonton]

Sen ĝin mencii, la Redemptor Hominis ĝisfunde esploras la komunismon kaj ateismon, kiu estis viva ankaŭ en Pollado, naskiĝa lando de la papo; ateismo kiu estas antaŭplanita, organizita kaj strukturita laŭ politika sistemo (RH 11). Nivele de filozofio, Johano Paŭlo la 2-a ĝin taksas kontraŭhoma sistemo: kaj tial substance ne kapabla kompreni la homon kaj kontentigi liajn bezonojn pli profundajn, kaj ankaŭ tiujn materiajn.

Tiu filozofia koncepto estos en la bazo de ĉiuj intervenoj por kritiki komunismon eĉ en la politika kampo, kie estas skrape malpermesita la religia libero. (RH 17)

Misia engaĝiĝo[redakti | redakti fonton]

En la encikliko oni insistas sur la neceso porti la evangelian mesaĝon al ĉiuj kulturoj, al ĉiuj ideologiaj konceptoj, al ĉiuj homoj de bona volo kun la ĝusta misia sinteno. Tia sinteno, rimarkigas la papo, devas komenci kun la ĝusta konsidero pri tio kio kuŝas en ĉiu homo, kaj emfazas ankaŭ ĉikaze personismon. La katolika misiismo ne detruas se apogiĝas sur tio kio jam estas.

Johano Paŭlo la 2-a utiligas tiun koncepton ankaŭ kiel bazon de alia temo de sia papeco: tiu de la religia libero. Apogiĝinte sur la asertoj de la Dua Vatikana Koncilio (vidu: Konstirucio Dignitatis Humanae = Deklaro pri la religia libero) la papo instruas ke ĉiu misia aktiveco de la Eklezio startu el profunda estimo por la homo, por liaj intelekto, lia volo, liaj konscienco kaj libero. La Katolika Eklezio estas respektoplena al la aliaj religioj.

La unuiĝo de Kristo kun unuopa persono[redakti | redakti fonton]

Rilate alian aspekton de la personalisma temo, Johano Paŭlo la 2-a asertas ke ne esta esta korekta paroli pri la unio de Kristo kun la homo kiel pri senpersona unio de Kristo kun la “Homaro” intencita kiel unuforma aglomeraĵo: “Ne temas pri abstrakta homo”, sed pri tiu ”konkreta, historia”. Temas pri ĉiu homo (RH 14).

Okazas ĉipunkte ke la papo asertas ke la homo estas la vojo de la Eklezio ĉar en la homo, kvankam en stato de pekulo, konservas ĉiam la spurojn de la dia bildo. <la homo kiu meritas tiom respekto flanke de la Eklezio estas tiu priskribita en la Biblio, aparte en la Nova Testamento: kreita de Dio, pekanta, bezona je perdono, timanta perdi aŭtonomion per la akcepto de la elaĉeto de kristo. Ne temas do pri homo elpensita de la Eklezio. (RH 14).

la timoj de la homo[redakti | redakti fonton]

En la encikliko estas asertate ke, kvankam la materia kaj teknologia progresigo reprezentas aŭtentan signon de la grando de la homo, ĝi sugestas maltrankviligan demandon:”ĉu tiu disvolvo, kies admira aŭtoro estas la homo, igas la homan vivon sur la tero, en ĉiuj ĝiaj aspektoj, pli homa?” Kaj plue “La homa persono devas esti la la mezuro de tio kio bonas ĉar ne estas farita por nur produkti kaj akumuli. Kontraŭ ĝiaj intencoj, ĉiu sistemo pure materialisma, kiu esense ignoras la homan personon, fine kondamnas la produktanton al la kondiĉo de sklavo de sia produkto.”


Finaj instigoj por la Eklezio tuta[redakti | redakti fonton]

La papo instigas la eklezio al preĝo kaj praktikado de la konfeso kunpentofaro kaj ricevo de la Eŭkaristio (RH 20) por esti unuigita al Kristo garantianto, per la enkarniĝo kaj elaĉeto, de la spirita dimensio de la homo (RH 20}}

Maria[redakti | redakti fonton]

Komencante kutimon kiu fariĝos konstanto de ĉiuj liaj enciklikoi, ĉe la fina parto de sia dokumento Johano Paŭlo la 2-a koncentriĝas sur la figuron de Maria; kaj parte invitas la Eklezian konsideri Marian kiel patrinon kaj modelon por spirite nutri la mondon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Weigel George, Witness to Hope: The Biography of John Paul II, Harper Collins, New York, 1999, ISBN 0060932864.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Kompleta diverslingvateksto de la encikl Redemptor Hominis] en la retejo de la Apostola Seĝo.