Reflekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akva reflektiĝo de la alpa monto Materhorno

Reflekto (de la latina vorto reflectere: re-klini, re-turni) en fizika senco estas fenomeno, per kiu radio (luma, akustika, elektrona kaj simile) trafanta la surfacon de korpo, estas reflektata de ĉi tiu en direkto simetria al sia antaŭa rilate al la normalo al la surfaco. Se temas pri luma radio, por la rigardanto en la surfaco ekestas la impreso de spegula bildo.

Se la surfaco estas glata aŭ kompare al la radia ondolongo malsignife malglata, validas la "leĝo de reflekto": radio, kiu alvenas en certa angulo de la surfaco, reflektiĝas de la surfaco en ekzakte la sama angulo. Se la surfaco malglatas, la lumo dise reflektiĝas kaj ofte priskribeblas per la fizila "radia leĝo de Lambert".

Retroreflekto estas la nomo por reflekto, kiu plejparte redirektiĝas al la direkto de la radia fonto.

Multaj historiaj kaj modernaj palacoj, monumentoj aŭ aliaj reprezentaj konstruaĵoj havas reflektobasenon, do areon plenan je akvo, kiu arkitekture tiel poziciiĝis, ke ĝi por la rigardantoj reflektas la bildon de la konstruaĵa fasado kaj pliimpresigas ties aspekton.

Si-o-se Pol, ponto de Esfahano (Irano).
Reflekta angulo θr egalas incidan angulon θi,
θi = θr,
θt estas transmisiita refrakta angulo θt.


Vidu ankaŭ

Reflekto de elektra ondo

Reflekto de sona ondo