Rehberg (Vasgovio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rehberg
2013 Pfälzerwald 182 Rehberg Bindersbach.JPG
Alteco 576,8 m
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio
apud Waldrohrbach; distrikto Südliche Weinstraße, Rejnlando-Palatinato, Germanujo
Montaro VasgovioPalatinata Arbaro
Geografia situo 49° 11′ N, 7° 58′ O49.1816666666677.9702777777778Koordinatoj: 49° 11′ N, 7° 58′ O
Situo de Rehberg
v  d  r
Information icon.svg

La monto Rehberg en Rejnlando-Palatinato estas kun alteco de 576,8 m [1] post la monto Grand Wintersberg (ca. alteco 581 m) en la franca departemento Bas-Rhin la dua plej alta monto de Vasgovio. La monto estas parto de la biosfera rezervejo Palatinata Arbaro-Nordaj Vogezoj.

La Rehberg situas du kilometrojn sude de la urbo Annweiler. Sur ĝia pinto estas elrigardturo, la Rehbergturm. De la turo eblas rigardi trans grandaj partoj de la Palatinata Arbaro kaj trans Malaltebenaĵo de Supra Rejno ĝis la montoĉenoj de la Odenwald, Nigra Arbaro kaj Vogezoj.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La Rehberg altiĝas kiel konusforma unuopa monto el la nordorienta Vasgovio tuj sudokcidente de komunumparto Bindersbach de Annweiler am Trifels. En la sudo la monto limiĝas al la valo de la Kaiserbach kun la komunumo Waldrohrbach. La monto havas ovalan bazon kun diametro de unu ĝis du kilometroj kaj ĝi superas la ĉirkaŭon je preskaŭ 400 metroj. Sudoriente de la ĉefa pinto allimas du pliaj konusmontoj, la Malgranda Hahnstein (alteco 451,2 m) kaj la Granda Hahnstein (alteco 411,4 m); La epitetoj de tiuj du montoj ne rilatas al iliaj altecoj, sed al la grandeco de la rokformacioj sur iliaj pintoj. En la nordokcidento troviĝas la monto Asselstein (ĉ. 400 m alta) kaj okcidentnordokcidente la Ebersberg (alteco 462,1 m) kun la elrigardejo Wasgaublick.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Ekesto[redakti | redakti fonton]

rigardo de la Burgo Lindelbrunn trans ebenaĵo el al la monto Rehberg (meze de la bildo, fone)

La impona montopiramido de la Rehberg estas unuavice formitaj de la rokaĵoj bunta sabloŝtono kaj Zechstein, kiuj sedimentiĝis dum la fina parto de Permio (antaŭ 256–251 milionoj da jaroj) kaj komence de la triaso (antaŭ 251–243 milionoj da jaroj) dum ĉefe dezertaj klimatkondiĉoj.

Tektonikaj procesoj en la paleogeno (antaŭ 65–23,8 milionoj da jaroj) dum la formado de la Malaltebenaĵo de Supra Rejno ŝovis tiuj ĉi roktavoloj en novaj poszicioj, kiuj formas la bildon de la hodiaŭa Rehberg kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

pintoregiono de la Rehberg: rokaĵformacioj

Geomorfologio kaj topografio[redakti | redakti fonton]

Formo[redakti | redakti fonton]

la konusmonto Rehberg: rigardo de sudokcidento

La surfaco de la monto karakteriziĝas per montodorso el bizaraj rokaĵoj kaj kruddeklivoj.

Akvejoj[redakti | redakti fonton]

la fonto Rehbergquelle sur la norda flanko de la monto

Ĉar la sablogrundoj de la Rehberg estas tre akvotralasa, la pluvakvo povas enpenetri rapide en la grundon kaj ĝi estas kiel grundakvo stokita kaj transportita en aliaj terhorizontoj. Argilaj tavoloj kaj duraj ŝtontavoloj formas la fontohorizonton, ĉe kiu la terakvo eligas la teron.[2]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Temperaturo[redakti | redakti fonton]

Klimato Rehberg
(pinto)
Annweiler
(Tal)
Landau
(malaltebenaĵo)
jara
temperaturo
6–7 °C 8–9 °C 9–10 °C
komenco -
de la printempo
10.5.–15.5. 30.4.–05.5. 20.4.–25.4.
percipitaĵo ~950 mm 912 mm 666 mm
vento ofte;
ofte forte
malpli
ofte;
pli malforte
pli malmulte
ofte;
meze forte
Bioklimataj
aspektoj
modera
stimulklimato
stimulo-
malforta
ripozklimato
malforta
stimulo-
klimato

Percipitaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la Rehberg estas kelkaj mezurstacioj de la Germana Meteologia Servo (GMS), kiu povas informiĝi prila alteco de la jara jara percipitaĵo.El tiu rezultiĝas, ke la pojara avaraĝa kvanto de la percipitaĵo estas 950 mm.

Vento[redakti | redakti fonton]

la ventformita sabloŝtona vegetaĵo

Precipe la vento venas el okcidento kaj sudokcidento.[3]

Bioklimataj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Bioklimatische Bedeutung der Rehbergregion: Luftreinheit, Schon- und Reizklima

Flaŭro kaj Faŭno[redakti | redakti fonton]

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Arbaro[redakti | redakti fonton]

arbospecioj
kaj areopartoj
en
hektraro
en
procentaĵo
fago 61,6 40,53
pino 33,3 21,91
duglaso 18,3 12,04
abio 16,9 11,12
lariko 7,7 5,07
piceo 5,0 3,29
tigfolia kverko 4,5 2,96
betulo 2,8 1,84
ruĝa kverko 0,7 0,46
frakseno 0,6 0,39
ordinara kastaneo 0,6 0,39
granda abio 0,4 0,26
Preskaŭ 200-jara pinaro jce la nordokcidentt

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ ĉe la faŭno ekzistas neniu diferencoj al la cetera Palatinata Arbaro.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomo[redakti | redakti fonton]

Etimologie la nomo Rehberg venas de la malnovaltgermanafranka rechoRechan, el kiu fariĝis en la mezaltgermana la vorto Reche(t) por amasigitaĵokuniĝaĵo. Tiu vorto konserviĝis en la rejnfranka dialektaro, al kiu ankaŭ apartenas la Palatinata dialekto kiel Rech , kiu signifas akra deklivo.[5]

Ekonomia utiligado[redakti | redakti fonton]

agrikulture utiligataj areoj kaj arbarkovrataj deklivoj apud Waldrohrbach: fone la Rehberg (maldekstre) kaj Kleiner Hahnstein (maldekstre)

La kolonigado kaj la senarbarigado de la Palatinata Arbaro okazis en la alta Mezmontaro. La kulmino estis la epokoj de la salioj kaj Ŝtaŭfoj (10a ĝis 13a jarcento)[6]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Elrigardoturo kaj rondrigardo[redakti | redakti fonton]

Elrigardoturo[redakti | redakti fonton]

Vidu la ĉefartikolo Rehbergturm

Rondrigardo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la monto Rehberg signife superas la aliajn montojn de la ĉirkaŭon, eblas de la pinto rondrigardi. Pli altaj montoj, el kiuj kelkaj superas la alton de 600 m nur jam troviĝas en la meza Palatinata Arbaro en distanco de ok ĝis dek kilometroj.

panorama rigardo (direkto nordokcidento ĝi nordoriento) de la Rehbergturm al la centra kaj orienta Palatinata Arbaro : Malfone la Trifels (meze de la bildo)

rigardo de la Rehbergturm al sudoriento: Malantaŭ la murdentoj de maldekstre dekstren Madenburg, Kaiserbachtal kaj Treutelsberg
rigardo de la Rehberg suden: En la fono de maldekstre dekstren Hohe Derst kaj Großer Wintersberg
rigardo de la Rehbergturm sudokcidenten: En la bildmezo burgo Lindelbrunn, malantaŭ tio Wegelnburg kaj Hohenburg

Burgoj[redakti | redakti fonton]

En la distanco de nur du kilometroj de la Rehberg en la nordoriento troviĝas tri mezepokaj burgoj: regna burgo Trifels, Anebos kaj Scharfenberg. Nur kelkaj kilometroj pli fore estas pliaj burgoj: Neukastel, Madenburg, Waldschlössel kaj Landeck kaj Burgo Lindelbrunn. Apud tiuj staris en la mezepoko inter Anebos kaj Scharfenberg du burgoj el ligno, kiuj estis konstruitaj sur du rokoj (Fensterfelsen kaj Has) kaj kiuj servas kiel gardejoj.Heidenschuh, ringremparo sur etendaĵo de la Treutelsberg, estis fuĝburgo, supozeble el la frua mezepoko (8a/9a jarcento).

Biosfera rezervejo[redakti | redakti fonton]

La Rehberg apartenas kiel parto de Vasgovio al la translima biosfera rezervejo Palatinata Arbaro-Nordvogezoj. Vidu: biosfera rezervejo Palatinata Arbaro – Nordaj Vogezoj

Naturmonumentoj[redakti | redakti fonton]

Asselstein proksime de Rehberg: rigardo de la okcidento al l larĝa montoflanko
roka biotopo je la pintoregiono de la Rehberg
parkejo Rehberg de la naturparko Pfälzerwald
Richard-Löwenherz-vojo: markado

Regna burgo Trifels[redakti | redakti fonton]

Vidu: regna burgo Trifels

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Deutscher Wetterdienst (eld.): Klima-Atlas von Rheinland-Pfalz.Verlag Deutscher Wetterdienst.Bad Kissingen.1957.ISBN=3881481354
  • Michael Geiger u. a.:Der Pfälzerwald, Porträt einer Landschaft. Verlag Pfälzische Landeskunde. Landau/Pfalz. 1987. ISBN=3980114716, paĝoj 21–46
  • Michael Geiger:Rehberg. eldonisto Adolf Hanle. Pfälzerwald und Weinstraße. Lexikonverlag .Mannheim.1990. ISBN=3411071311. paĝoj 106–107
  • Michael Geiger: Die Landschaften der Pfalz. eldonisto Michael Geiger u. a. Geographie der Pfalz. Verlag Pfälzische Landeskunde. Landau/Pfalz.2010. ISBN=9783981297409 .paĝoj 98–101
  • Jost Haneke/Michael Weidenfeller:Die geologischen Baueinheiten der Pfalz. eldonisto Michael Geiger u. a.. Geographie der Pfalz. Verlag Pfälzische Landeskunde. Landau/Pfalz.2010.ISBN 978-3-9812974-0-9. paĝoj 74–91
  • Adolf Hanle: Meyers Naturführer, Pfälzerwald und Weinstraße. Bibliographisches Institut. Mannheim. 1990. ISBN=3411071311. paĝoj 7–12
  • Landesamt für Geologie und Bergbau Rheinland-Pfalz (eld.): Geologische Übersichtskarte von Rheinland-Pfalz 1:300.000. Mainz. 2003
  • Edmund Mainberger: Der Wald . eldonisto Michael Geiger u. a.. Der Pfälzerwald, Porträt einer Landschaft. Verlag Pfälzische Landeskunde. Landau/Pfalz. 1987. ISBN=3980114716. paĝoj 101–126

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schriftliche Mitteilung des Landesamtes für Vermessung und Geobasisinformation Rheinland-Pfalz, Koblenz, vom 23. August 2011: „…Die genaue Höhe (des Rehbergs) wurde im Jahr 2002 per Laserscanning aus einem Flugzeug heraus erfasst. Aus den erfassten Punkten haben wir den höchsten Geländepunkt mit abgeleitet.“
  2. Thomas Kärcher, Hubert Heitele:Das Grundwasser und seine Nutzung. eldonisto Michael Geiger u.a.. Geographie der Pfalz. Verlag Pfälzische Landeskunde. Landau/Pfalz .2010. paĝoj 114–127
  3. (1957, Blatt 3–5) Klima-Atlas von Rheinland-Pfalz. Bad Kissingen: Verlag Deutscher Wetterdienst.
  4. Günter Preuss:Der Pfälzerwald, Lebensraum für Pflanzen und Tiere. Michael Geiger u. a. Der Pfälzerwald, ein Porträt einer Landschaft. eldonejoVerlag Pfälzische Landeskunde.=Landau/Pfalz. 1987 paĝpk141–145}}
  5. Ernst Christmann:Flurnamen zwischen Rhein und Saar.Veröffentlichungen der Pfälzischen Gesellschaft zur Förderung der Wissenschaften, volumo 49. Verlag der Pfälzischen Gesellschaft zur Förderung der Wissenschaften.Speyer. 1965
  6. Jürgen Keddigkeit: Der Pfälzerwald als historisch-politischer Raum. eldonistoMichael Geiger u. a.: Der Pfälzerwald, ein Porträt einer Landschaft. Verlag Pfälzische Landeskunde. Landau/Pfalz. 1987. paĝoj 63–92

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]