Reinhard Klimmt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Reinhard Klimmt
2018-06-29 Reinhard Klimmt ZDF Fernsehrat 0090.jpg
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1942 (1942-08-16) (77-jara)
en Berlino
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Sarlando
Okupo
Okupo politikisto
Information icon.svg
vdr
Reinhard Klimmt en 2012

Reinhard KLIMMT estas germana politikisto. Li naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1942(nun 1942-08-16) en Berlino, do nun estas 77-jara, kreskis en Bramsche-Engter apud Osnabrück kaj post la lernejaj jaroj studis historion en la ŝtata universitato de Sarlando en Saarbrücken kaj Homburg. Reinhard Klimmt ekde 1964 membras en kaj reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kaj post la studo en la partio havis vastan faskon da profesiaj postenoj. En la ministraro unua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002, li inter la 29-a de septembro 1999 kaj la 16-a de novembro 2000 estis ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo. Antaŭe li de 1998 ĝis 1999 estis ĉefministro de la germania federacia lando Sarlando.