Reinhardsbrunn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Suda aspekto de la ĉefa konstruaĵo de la kastelo.
Okcidenta aspekto de la kastelo
Kastela kapelo

En Reinhardsbrunn, parto de Friedrichroda, estas kastelo en novgotika stilo, kiu bedaŭrinde en tre kaduka stato estas.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

Longtempe ĝi funkciis kiel hotelo. Belaj estas la novromanika kapelo, la halo de la prauloj kaj la Galerio de la cervoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam en 1083 la palatina grafo Frederiko la 2-a forlasis sian kortegon Zscheiplitz proksime de Freyburg (Unstrut), la kavaliroj Dietrich kaj Ulrich von Teutleben kiel ankaŭ Reinhard von Reinstedt atakis kaj murdis lin. Mallonge post tiu fiago la grafo Ludoviko la Saltulo (Ludwig der Springer), la konstruiginto de Wartburg, edzinigis la junan vidvinon Adelheid. La popolo kaŝe supozis ke Ludoviko mem estus estinta la komisiinto de la krimo. Monaĥoj prenis tiajn onidirojn kaj skribis, ke la la geedziĝo estis malheligita per pento kaj timo pri la spirituala saneco. Tial Ludoviko fondus en 1085 la benediktanan monaĥejon kun frokuloj de Hirsau - restis hodiaŭ nur la fiŝlagetoj kaj kelkaj mureroj de ĝi - kaj donacus en Sangerhausen la Kirkon Sankta Ulriko.

Ludoviko la Saltulo nombriĝis inter a plej elstaraj personuloj de feŭdisma Turingio. Li akurate sciis kiel realigi siajn proprajn interesojn, kio videblas ankaŭ ĉe la konstruitaj burgoj. Post la finkonstruigo de Wartburg estiĝis supre de Freiburg Kastelo Neuenburg sur grundo de la edzino. Lia plej maljuna filo iĝis landgrafo turingia, Ludoviko la 1-a.

Reinhardsbrunn kiel ankaŭ Wartburg reprezentas la spiriton kaj potencon de la regantoj ĝis la detruo de la monaĥejo dum la Kamparanaj ribeloj en 1525. La sekvintajn jarcentojn Reinhardsbrunn iĝis oficejo kaj kelkajn jarojn loĝejo de certa vajmara dukvidvino. Aparte Ernesto la 2-a (Saksio-Gotha-Altenburg) tre interesiĝis pri Reinhardsbrunn kaj farigis aliaranĝojn de la parko.

En la jaro 1826 formitis la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao kies unua duko Ernesto la 1-a komisiis la restaŭradon de la konstruaĵoj kaj de la parko. Novgotika estu la kastelo, la ĝardenoj laŭ angla stilo. Reinhardsbrunn iĝis renkontiĝcentro de gravaj eŭropaj nobeloj: Reĝino Viktoria, imperiestro Vilhelmo la 2-a, la saksaj reĝoj, la reĝo de la belgianoj Leopoldo la 2-a ktp. Ĝis la eksplodo de la Dua mondmilito Reinhardsbrunn estis somera palaco, ĉaskastelo kaj gastejo de la eksaj monarkoj de Gotha.

Malantaŭ 1945[redakti | redakti fonton]

Post la milito estis diversaj funkcioj de ĝi: ekde 1961 ĝi estis unuakategoria hotelo; la hotela utiligo finiĝis en 1995. Restaŭradlaboroj post la Turniĝo faritis nur en la t.n. Kavalira domo, kio funkciis ĝis oktobro 2001.

Ekde du jardekoj la komplekso kadukiĝas, same kiel ankaŭ la parko. Pluraj ŝanĝoj de la posedantoj ne alportis iun plibonigon. Ekde 2014 la Liberŝtato Turingio pensas ankaŭ pri deviga senproprietigo pro neglekto kompleta de la trezoraĵo arkitektura fare de la posedanto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Heinrich Müller, Urkundliche Geschichte des Klosters Reinhardsbrunn 1089 - 1525 (Amt und Lustschloss) , Reprint von 1843/2002, S. 253, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, ISBN 978-3-936030-72-3
  • Franz Xaver von Wegele (eld.): Annales Reinhardsbrunnenses (Thüringische Geschichtsquellen, 1). Frommann, Jena 1854 (Digitalisat)
  • Albert Naudé, Die Fälschung der Ältesten Reinhardsbrunner Urkunden , Reprint von 1883/2002, eldonejo Rockstuhl, Bad Langensalza, ISBN 978-3-936030-81-5
  • Albert Beck: Alt-Reinhardsbrunn im Glanze seiner achthundertjährigen Geschichte. Ein Heimatbuch. Jacob Schmidt & Co., Friedrichroda 1930
  • Hanns-Jörg Runge: Historischer Abriß von Friedrichroda und Reinhardsbrunn. Heft 1. Ur- und Frühgeschichte und Mittelalter. Friedrichroda, 1995.
  • Andreas Benjamin Paasche/Martina Giese-Rothe: Heilige Elisabeth und ihre Liebe zu Reinhardsbrunn - Verlag: Books on Demand ISBN 978-3-8482-0352-9
  • Martina Giese-Rothe/Andreas Benjamin Paasche/Ulf Wirrbach: Impressionen Schloss Reinhardsbrunn - Verlag: Books on Demand ISBN 978-3-8448-1689-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]