René de Obaldia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
René de Obaldia
René de Obaldia, en Montpellier, la 23-an de aprilo 2010.
René de Obaldia, en Montpellier, la 23-an de aprilo 2010.
Persona informo
Nomo René de Obaldia
Dato de naskiĝo 22-a de oktobro 1918
Loko de naskiĝo Honkongo
Okupoj dramverkisto, verkisto kaj poeto
Aĝo 99
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

René de Obaldia (en Esperanto Renato Obaldio ; naskiĝis la 22-an de oktobro 1918, en Honkongo) estas franca dramverkisto, verkisto kaj poeto

Verkisto de romanoj kaj de teatraĵoj, kromnomita « Inventinto de la lingvo » (france « Inventeur du langage »), René de Obaldia verkis tekstojn kiuj preskaŭ ĉiuj havas etoson humuran fantazian kaj fantastan. Li estas ano de la Franca Akademio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pranepo de José Domingo de Obaldia, 2a Prezidanto de la Panama Respubliko, filo de la panama diplomato José Clémente de Obaldia (kiu poste fariĝis Ministro pri Internaj Aferoj) kaj de pikarddevena patrino Madeleine Peuvrel, kuzino de Michèle Morgan, li kreskis en Parizo kie li studis en lycée Condorcet antaŭ esti mobilizita en 1940. Militkaptita li estis sendita al la malliberejo stalag VIII C (Żagań). Li estis laborigita en la brikfabrikejo de Kransdyhernfurt la 26-an de junio 1940, kaj sekve en komando en Auras-ĉe-Oder, la 6-an de oktobro 1940, por arbarordigado.

Eĉ en la plej aĉaj momentoj li konservis apartan humursenton. Ekzemple okaze de la arestado de la pastro de Auras, suspektita pro kunlaboro kun la malamiko, li diris al siaj kunmalbonsortuloj ke li demandis sin kial la Nazioj ne arestis ankaŭ la ulon de la parolanta horloĝo: « je kvara bipo, estos precize la ... »

Li estis resendita en sian patrolandon estante grave malsana en 1944. Li rilatis kun Clara Malraux, Alain Robbe-Grillet, Roland Barthes kaj Jean-Michel Atlan.

Li ekis sian dramverkistan karieron dank'al Jean Vilar, en 1960, kiu surscenigis en la Théâtre national populaire (Parizo) lian unuan grandan teatraĵon Génousie, poste kun André Barsacq kiu surscenigis premiere en Théâtre de l'Atelier (Parizo) Le Satyre de la Villette. Ĉi tiu komedio lokigas lin flanke de liaj plej aĝaj kolegoj Jacques Audiberti, Ionesco, Beckett.

Li estas de 50 jaroj unu el la francaj dramverkistoj kies teatraĵoj estas plej ofte surscenigataj ĉie en la mondo, kaj unu el la plej internaciaj. Liaj verkoj estas tradukitaj al 28 lingvoj, el kiuj notinde Esperanto, pri kio li publike fieras:

Citaĵo
 - Busnel: Romanverkisto, poeto, dramverkisto, via teatra verkaro estas tradukita al 28 lingvoj , kaj vi estas la sola franca aŭtoro tradukita al la papua.

- R. de Obaldia : Estas vere.
- Busnel: Bravo!
- R. de Obaldia : Mi estas pro tio nemalmulta fiera. Kaj ankaŭ al Esperanto.
- alia ĉeestanto [provante sprite ŝerci] ... kaj ankaŭ al la franca
- Busnel: Ĉu? al Esperanto ?

- R. de Obaldia : Jes ankaŭ al Esperanto. Mi ricevis leteron antaŭ kelkaj jaroj dirante : «vi estas tradukita al multaj lingvoj, sed ne al Esperanto». Kaj sekve oni[1] tradukis min al Esperanto. Kaj mi estas pro tio ne malmulte fiera, kompreneble.[2]

Li verkis tekstojn de kanzonoj por Luis Mariano kaj estis partnero de Louis Jouvet en filmo.

Elektita en la franca Akademio la 24-an de junio 1999 en la 22a seĝo, post Julien Green, li estas nun ties plej aĝa ano post la forpaso de Félicien Marceau la 7-an de marto 2012.


Eksegezo[redakti | redakti fonton]

René de Obaldia surhavanta la kostumon de la franca Akademio en novembro 2007, kun Pascal Rannou

Tio kio plej impresas ĉe li estas supriziga verkkapablo. La teatraĵoj de Obaldia ĉiam disvolviĝas en kadro de la nuntempo kaj pritraktas nuntempajn temojn. La komikeco de liaj verkoj estas ekster dubo. Lia teatro invitas la spektanton en alian mondon ol tiu de la ordinara vivo. Ekzemple en Génousie la aŭtoro anstataŭigas la ordinaran francan lingvon per la genuzia lingvo kiu ankaŭ estas lingvo de fantazio, sonĝo kaj amo. Li ludas kun la lingvo por diserigi ties guston per vortludoj kaj imitado de plej diversaj parolmanieroj. Li sinsekvigas interpersonajn rilatojn kaj nekredeblajn situaciojn sen ia limo, ĉiam kun tenera fono. En liaj verkoj oni «  parolas obaldian indiĝenan lingvon (ĝi estas kruda scienca kaj malpruda lingvo, kiu esprimiĝas per aleksandroj, kalemburoj kaj parodioj). Oni tie opinias ke absurdo estas pli serioza ol racio. Oni tie praktikas mildan anarĥiismon. Oni tie renkontiĝas laŭ la sezono kun Queneau, Jarry, Ionesco kaj Giraudoux [3]. »

« La aparta eco de René de Obaldia estas humuro per ridindaĵoj » (T. Morimoto).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

René de Obaldia.
  • 1949 : Midi (poèmes)
  • 1952 : Les Richesses naturelles (fulmrakontoj)
  • 1955 : Tamerlan des cœurs (romano)
  • 1956 : Fugue à Waterloo (rakonto), Le Graf Zeppelin ou La passion d’Émile (rakonto)
  • 1959 : Le Centenaire (romano)
  • 1966 : Obaldia, Humour secret (tekstelekto )
  • 1967 : Urbi et orbi
  • 1969 : Innocentines (poemoj)
  • 1993 : Exobiographie (memoraĵoj), Prix Novembre
  • 1996 : Sur le ventre des veuves (poemoj)
  • 2004 : La Jument du capitaine (tekstoj)
  • 2006 : Fantasmes de demoiselles, femmes faites ou défaites cherchant l'âme sœur (poemoj)
  • 2010 : Le secret (poemo)
  • 2011 : Exobiographie

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1960 : Génousie
  • 1961 : 7 Impromptus à loisir (L'Azote, Edouard et Agrippine, Le sacrifice du bourreau, Le Défunt, Poivre de Cayenne, Le grand vizir)
  • 1963 : Le Satyre de la Villette (kiu kaŭzis skandalon)
  • 1964 : Le Général inconnu
  • 1965 : Le Cosmonaute agricole, Du vent dans les branches de sassafras (unu el la plej ofte surscenigatoaj)
  • 1966 : Du vent dans les branches de sassafras
  • 1966 : L'Air du large
  • 1968 : ...Et la fin était le bang, La rue Obaldia
  • 1971 : La Baby-sitter et Deux femmes pour un fantôme
  • 1972 : Petite suite poétique résolument optimiste
  • 1973 : Underground établissement : Le Damné et Classe Terminale
  • 1975 : Monsieur Klebs et Rozalie
  • 1979 : Le Banquet des méduses
  • 1980 : Les Bons Bourgeois
  • 1981 : Visages d’Obaldia
  • 1986 : Endives et miséricorde
  • 1991 : Grasse matinée, Les Larmes de l’aveugle, Richesses naturelles
  • 1993 : Les Innocentines
  • 1996 : Soirée Obaldia
  • 1999 : Obaldiableries : Rappening, Pour ses beaux yeux, Entre chienne et loup
  • 2009 : Merci d'être avec nous. Nouveaux impromptus (Merci d'être avec nous, Une page de tournée, A bâtons rompus, Les retrouvailles, L'extra-lucide)

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La aŭtoro de la menciita letero kaj de la tradukoj estas Georges Lagrange
  2. Citaĵo
     - Busnel: Romancier, poète, dramaturge, votre œuvre théâtrale est traduite en 28 langues, et vous êtes le seul auteur français traduit en papou.

    - R. de Obaldia : C'est exact.
    - Busnel: Bravo
    - R. de Obaldia :Je n'en suis pas peu fier. Et également en espéranto.
    - [alia ĉeestanto provante sprite ŝerci] ... et en français ...
    - Busnel: Ha? en espéranto ?

    - R. de Obaldia : Oui en espéranto, également. J'ai reçu une lettre il y a quelques années disant: «vous êtes traduit en de nombreuses langues , mais pas en espéranto». Et donc on m'a traduit en espéranto. Et je n'en suis pas peu fier bien sûr. 
    — En la televida elsendo (38'30-38'54) « La Grande Librairie » de la Televida kanalo France 5, la 17an de januaro 2013
  3. « on y parle l'obaldien vernaculaire (c'est une langue verte, savante et bien pendue, qui se décline en alexandrins, calembours et parodies). On y tient que l'absurde est plus sérieux que la raison. On y pratique un doux anarchisme. On y croise, selon la saison, Queneau, Jarry, Ionesco et Giraudoux Jérôme Garcin, « Le roi René », Le Nouvel Observateur, 4 décembre 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]