Jacques Audiberti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jacques Audiberti
Persona informo
Naskonomo Jacques Séraphin Marie Audiberti [#]
Naskiĝo 25-an de marto 1899 (1899-03-25)
en Antibes
Morto 10-an de julio 1965 (1965-07-10) (66-jara)
en 5-a arondismento de Parizo
Mortokialo ezofaga kancero [#]
Tombo Cimetière de Pantin [#]
Lingvoj franca lingvo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Familio
Idoj Marie-Louise Audiberti [#]
Profesio
Profesio verkistodramaturgo • poeto • aŭtobiografo • ĵurnalisto • taglibro-verkisto [#]
Honorigoj Mallarmé prize • Oficiro de la Honora Legio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Jacques AUDIBERTI (naskiĝinta la 25-an de marto 1899 en Antibes, mortinta la 10-an de julio 1965 en Parizo) estis franca verkisto. Li skribis la verkon gravan Le mal court; krome li estis unu el la plej grandaj dramaturgoj post la Dua mondmilito en Franclando.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Unue Audiberti laboris kiel tribunala sekretario. Poste li iris Parizon fariĝi ĵurnalisto ĉe "Journal" kaj "Petit Parisien", la plej legata ĵurnalo tiutempe. Tie li laboris dum 15 jaroj. Liaj poemkolektoj L'Empire et la Trappe (1929) kaj Race des hommes (1937) asekuris al li certan renomon jam antaŭ la milito. Sekvis Des tonnes de semences (1941), Rempart (1953) kaj Ange aux entrailles (1964). Lokigite sub la ascendo spirita de Victor Hugo kaj Stéphane Mallarmé la poemfarado de Aŭdiberto estas vera pejzaĝo verba kaŝanta sekretajn lokojn kaj subtilajn harmoniojn. Romanoj densaj, inter ili Abraxas (1938), Carnage (1942) kaj - la plej klasika - Maître de Milan (1950) donis imagon de frukta sed ne facile taksebla aŭtoro.

Teatrofake estis liaj plej grandaj sukcesoj post la liberiĝo de Franclando en 1945. La verko Quoat-Quoat (1945) estas laŭ la aŭtoro serio da respondoj simple. Du komediuloj entuziasmiĝis prie (Catherine Toht kaj André Reybaz) kaj enscenigis ĝin ĉe la teatrejo Théâtre de la Gaîté-Montparnasse. En 1945 Le mal coŭrt, kreite ĉe la teatrejo Huĉette far Georges Vitaly unue ricevas malbonajn kritikojn. Kiam ĝi estis reenscenigita en 1955 kun Suzanne Flon ĉe Théâtre La Bruyère ĝi ja furoras: temas pri speco de filozofia rakonto, teatroparodiaĵo de la 18-a jarcento kun la heroino Alarica, maljuna princidino, viktimo de mensogoj kaj de manipulado. Ŝanĝite la situacion je propra avantaĝo la princidino finfine cedas al la fortoj de la malbono kiujn ŝi antaŭe estis kontraŭbatalita! Post la verkoj la Fête noire (1949), Le Cavalier seul (1955), La Hobereaute (1956) kaj L'Effet Glapion (1959), nova furoraĵego, Audiberti prezentas sursceneje tri aliajn teatraĵojn en 1962: Pomme, pomme, pomme, La Brigitta kaj La Fourmi dans le corps. La laste menciita estis tre prifajfita ĉe la teatrejo Comédie-Française.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Aŭdiberti establiĝis kiel unu el la plej eksterordinaraj inventistoj de vortoj kaj bildoj de franca lingvo moderna. La valoro de la teatraĵoj ne tiom konsistas multe enhave/intrige (temas bedaŭrinde pri ofte tro komplikaj rakontoj) sed pli poeziinspirade. Kiel Artaŭd, Genet aŭ Ĝelderode li revis de teatro senkondiĉe modernega kaj soci-mov(ig)adanta. Multo de tio realigitis nur danke al bona laboro de elstaraj reĝisoroj laborantaj por li.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Engler, Winfried: Lexikon der französisĉen Literatur, Kröner, Stuttgart 1984, p. 67-68, ISBN 3-520-38802-2