Winfried Engler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Winfried Engler
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1935 (1935-12-17)
en Bad Saulgau
Morto 22-an de marto 2018 (2018-03-22) (82-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo romanisto • universitata instruisto
vdr

Winfried Franz ENGLER (naskiĝinta la 17-an de decembro 1935 en Saulgau, mortinta la 22-an de marto 2018 en Berlino) estis germana romanistikisto.

Tre utila leksikono pri franca literaturo de Winfried Engler

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studinte inter 1955 kaj 1960 en Tübingen, Munkeno kaj Parizo romanistikon, historion kaj filozofion li doktoriĝis en Tübingen en 1960 pro disertacio pri Henri Michaux. Li estis asistanto scienca kaj poste akademia konsilisto ĉe la Fremdlanda kaj tradukista instituto de la Universitato de Majenco en Germersheim.

En 1968 li vokitis je eksterorda profesoreco ĉe la Pedagogia altlernejo berlina kaj en 1971 li iĝis tie orda profesoro pri francaj lingvo kaj literaturo. En 1980 li iris al la Libera Universitato Berlino kiel katedrestro kaj posta direktoro ĉe la Instituto pri latinida filologio. Li estis ankaŭ vicdekano kaj dekano fakultata. Emeritiĝo lia estis en 2004.

Inter 1955 kaj 2010 li apartenis al la katolika studenta korporacio A.V. Cheruskia Tübingen ene de Cartellverband der katholischen deutschen Studentenverbindungen.

Agado scienca[redakti | redakti fonton]

Liaj ĉefaj esplorkampoj estis la literaturhistorio sub literaturĝenraj aspektoj, problemoj de interteksteco de la historia romano ekde la komenco de la pluvivigo kaj imitado de aĵoj de Walter Scott, krome la demando pri rakontebleco de historio ĝenerale kaj pri leksikografio.[1]

Engler engaĝiĝis ekde 1989 ĉefe en la rolo de komisiito de la berlina urbestro pri la urba ĝemeliĝo inter Berlino kaj Parizo. Multajn jarojn li prezidantis ĉe la Germana-franca societo de Berlino kaj aktivulis ĉe Union Interalliiée kaj ĉe Cercle Franco-Allemand. En 1995 li estiĝis reprezentanto de ARD en la programadjunktaro de ARTE.[2]

Engler plurokaze honoritis estante vicestro de la Germana societo de la membroj de la Honora legio kaj de la portantoj de la Nacia Ordeno de Merito (Francio).[3]

Honoroj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

  • Kavaliro de la Nacia ordeno de Merito (de Franclando)
  • 1997: Verdienstorden des Landes Berlin
  • 1998: Kavaliro de la Honora legio
  • 1998: Oficiro de la Palmordeno (Francio)
  • 2003: Bundesverdienstkreuz Erster Klasse pro engaĝiĝo lia malĉesanta por bonaj rilatoj inter Germanujo kaj Franclando

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Henri Michaux. Das Michauxbild 1922-1959. Tübinge 1964 (disertacio)
  • Der französische Roman von 1800 bis zur Gegenwart (= Sammlung Dalp, Band 97), Francke, Bern / München 1965
  • Geschichte des französischen Romans. Von den Anfängen bis Marcel Proust (= Kröners Taschenausgabe. Band 346). Kröner, Stuttgart 1982, ISBN 3-520-34601-X.
  • Lexikon der französischen Literatur (= Kröners Taschenausgabe. Band 388). Tria eldono, Kröner, Stuttgart 1994, ISBN 3-520-38803-0.
  • mit Rita Schober: 100 Jahre Rougon-Macquart im Wandel der Rezeptionsgeschichte. Narr Francke Attempto, 1995, ISBN 3-8233-4145-6.
  • Geschichte der französischen Literatur im Überblick. Reclam, Ditzingen 2000, ISBN 3-15-018032-5.
  • Die französische Romantik. Narr, 2003, ISBN 3-8233-6042-6.
  • kune kun Thomas Gil, Alexander Nebrig, Iwan D'Aprile, Thomas Becker: Aufklärung zwischen Nationalkultur und Universalismus. Wehrhahn, 2007, ISBN 3-86525-210-9.
  • Hispanidad 1898 oder die Erfindung des neuen Spanien. Edition Tranvia. Verlag Frey, 2012, ISBN 978-3-938944-58-5.
  • ...allons voir si.... Ĉe: Klaus-Dieter Ertler (eld.): Romanistik als Passion, Band III, p. 109–123, Lit 2014, ISBN 978-3-643-50622-1.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Univ.-Prof. em. Dr. Winfried Engler ĉe berlinaj universitataj paĝoj
  2. Winfried Engler: Wowereit überreichte Bundesverdienstkreuz, Ĉe: Rathaus aktuell, 4.12.2003.
  3. Menschen und Gesichter der Region: Winfried Engler. WM-Verlag

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Brunhilde Wehinger (eld.): Plurale Lektüren: Studien zu Sprache, Literatur und Kunst. Festschrift für Winfried Engler. Walter Frey, 2007, ISBN 3-938-94416-1.
  • Brunhilde Wehinger: Abenteuer des Erzählers. Dem Romanisten Winfried Engler zum 80. Ĉe: Der Tagesspiegel, 17.12.2015, p. 28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]