Renata Chlumska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Renata Chlumska
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1973 (1973-12-09) (50-jaraĝa)
en Malmö, Malmöhus County,  Svedio
Lingvoj ĉeĥasveda
Ŝtataneco SvedioĈeĥio
Okupo
Okupo montgrimpanto • aktoro
TTT
Retejo http://www.renatachlumska.com
vdr

Renata Chlumska, naskiĝinta je la 9-a de decembro, 1973 en Malmö, Svedio, estas aventuremulino kaj montgrimpanto. Ŝi estas ĉefe svedino, sed ankaŭ ŝi havas ĉeĥan civitanecon de siaj gepatroj.

En la jaro 1999 ŝi fariĝis la unua sveda virino surgrimpinta Evereston. Dum la jaroj 2005 kaj 2006 ŝi ankaŭ faris defion nomita "Ĉirkaŭ Amerika Aventuro." Ŝi veturis tra Usono (la malsupraj 48 ŝtatoj). Ŝi padelis kajakon de Seatlo al San-Diego, biciklis kun kajako en ĉareto de San-Diego al Brownsville, Teksaso, daŭre kajakis tra Florido al Eastport, Majno, tiam rebiciklis al Seatlo.

Ŝi estis la fianĉino de Göran Kropp ĝis la tempo, kiam li mortis dum grimpakcidento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]